Sejŝela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sejŝela kreolo)
sejŝela lingvo
Seselwa
lingvo • kreola lingvomoderna lingvo
franc-kreolaj lingvoj
Parolata en la Sejŝeloj
Parolantoj 73 000
Denaskaj parolantoj 70.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
kreola lingvo surbaze de la franca
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en la Sejŝeloj
Reguligita de Q19604568
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cpf
  ISO 639-3 crs
  SIL crs
  Glottolog sese1246
Angla nomo Seychellois Creole
Franca nomo créole seychellois
vdr

La sejŝela lingvo - sejŝele Seselwa [prononco "seselŭá", de la franca vorto Seychellois - estas la kreola lingvo surbaze de la franca kaj estas parolata de proksimume 70.000 homoj en la insulara ŝtato Sejŝeloj en la Hinda Oceano. Seselwa krom la franca kaj angla lingvoj estas la trie oficiala lingvo de la Sejŝeloj. Seselwa laŭ loka neformala lingvouzo ankaŭ estas la nomo por la tie loĝantaj homoj kun sejŝela ŝtataneco.

La sejŝela lingvo havas propran ortografion surbaze de la latina alfabeto, kiu estas pure fonetika kaj neniel orientiĝas laŭ la ortografio de la norma franca lingvo. Krom ĝenerale kreolaj karakterizaĵoj kiel la perdo de gramatikaj konjugaciaj sufiksoj, de gramatikaj sekso kaj diferencigo inter singularo kaj pluralo, ankaŭ la prononco estas plisimpligita kompare al la franca lingvo, tiel ke la sono [ö] iĝas [e], [ü] iĝas [i], [ĵ] transformiĝas al [z] kaj [ŝ] al [s].

La alfabeto de la sejŝela[redakti | redakti fonton]

A B D E F G I K L M N O P R S T U V W Y Z

Do ne uziĝas la literoj C H J Q kaj X, kaj same ne uziĝas aldonaj literoj kun diakritaj signoj.

Kompare al la franca lingvo, la jenaj literoj estis anstataŭigitaj:

  • C antaŭ A, O kaj OU [prononco "U"] anstataŭigas per K, antaŭ E kaj I per S.
  • Ç anstataŭigas per S.
  • H ne ekzistas.
  • Ch plejparte anstataŭigas per S.
  • J en vortoj de franca deveno anstataŭigas per Z, en vortoj de angla deveno por Dj.

Ekzemploj: La franca vorto jour (tago) sejŝele nomiĝas zour, la angla vorto job (laborposteno) sejŝele skribiĝas dyob.

  • Q anstataŭigas per kw. Ekzemplo: la angla vorto queen (reĝino) sejŝele estas kween.
  • X anstataŭigas per ks, kiel en Esperanto. Ekzemplo: la angla vorto wax (vakso) sejŝele skribiĝas waks.

Atentindas, ke la litero U nur uzatas en diftonga kombino OU. Ekzemploj: Tou, Nou kaj Poul. Y prononciĝas kiel la esperantlingva J, kaj W kiel la esperantlingva Ŭ.

Leksikaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La Patro nia en la sejŝela:

Ou, nou papa ki dan lesyel,
Fer ou ganny rekonnet konman Bondye.
Ki ou renny i arive.
Ki ou lavolonte i ganny realize
Lo later parey i ete dan lesyel
Donn nou sak zour nou dipen ki nou bezwen.
Pardonn nou pour bann lofans
Ki noun fer anver ou,
Parey nou pardonn sa ki n ofans nou.
Pa les tantasyon domin nou,
Me tir nou dan lemal.


La nombroj ĝis 10:

1: Enn
2: De
3: Trwa
4: Kat
5: Senk
6: Sis
7: Set
8: Ywit
9: Nef
10: Dis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]