Sejŝela pigonajtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sejŝela pigonajtingalo
Sejŝela pigonajtingalo
Sejŝela pigonajtingalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Copsychus
Specio: C. sechellarum'
Copsychus sechellarum
(Newton, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sejŝela pigonajtingaloSejŝela ŝamao (Copsychus sechellarum) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Tiu estas mezgranda endanĝerita birdo, endemio el la granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj en la Hinda Oceano.

Tiu specio de pigonajtingalo estas ĉirkaŭ 25 cm longa. Ĝi havas brilnigran plumaron kun blanka strio en ĉiu flugilo. Ĝi estas konsiderata longviva specio kies vivaveraĝo estas ĉirkaŭ 15jaroj. Ties biotopo estas arbaroj, plantejoj kaj ĉe ĝardenoj. Ties teritorio en la insulo de Fregate estis limigita de areo de malferma grundo kun seka foliaro.[1]

Historie oni supozas, ke ĝi ekzistis en plej parto de la granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj. Detruado de la vivejo kaj enmetitaj predantoj (hejmaj katoj) grande malpliigis siajn iamajn nombrojn. Ĉirkaŭ 1970, ĝi estis preskaŭ formortonta pro populacio de nur 16 individuoj restantaj, ĉiu en la insulo Fregate. Post la du venontaj jardekoj, la specio sukcesis savi sin el formortiĝo, sed ties populacio en 1990 estis ankoraŭ de nur 23 individuoj. En 1990 BirdLife International komencis konservajn klopodojn por savi tiun pigonajtingalon. En la 1990-aj jaroj kelkaj birdoj estis translokigitaj al insuloj Cousin kaj Cousine.[1] En 2002, Nature Seychelles translokigis kelkajn birdojn al insulo Aride.

Nuntempe estas konstanta malgranda populacio de tiu afrotropisa specio en kvar insuloj de la Sejŝeloj, kaj estas planoj por reenmeti tiun specion en la insulo Denis. Je 2005 la totala populacio estis 178 birdoj (Frégate- 82), (Cousin- 46), (Cousine- 32), (Aride-18) kaj la IUCN listigis sian statuson el Draste Endanĝerita al Endanĝerita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Watson, J ; C. Warman; D. Todd & Victorin Laboudallon (1992) The Seychelles magpie robin Copsychus sechellarum: ecology and conservation of an endangered species. Biological Conservation 61:93-106

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]