Sejno
- Por la metodo de fiŝkaptado, vidu artikolon sejno (fiŝkaptado).
| Sejno | |
| france: Seine | |
| rivero | |
|
Sejno en Parizo vide de Eiffel-turo
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Urboj |
4
|
| Fontrivero | Altebenaĵo de Langres |
| - situo | Source-Seine, Côte-d'Or, France |
| - alteco | 446 m |
| - koordinatoj | 47°29′10″N 4°43′3″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.48611 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.48611°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Enfluejo | Manche |
| - situo | Le Havre/Honfleur, Normandio, Francio |
| - koordinatoj | 49°26′2″N 0°12′24″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.43389 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.43389°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Longo | 777 km |
| Akvokolektejo | 78 650 km² (7 865 000 ha) |
| Trafluo | La Havro |
| - mezproksima | 563 m³/s |
|
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
|
|
Sejno (franca literumo: Seine) estas granda rivero en norda Francio kaj la ĉefa komerca akvovojo de tiu lando. Ĝi ankaŭ altiras turistojn, precipe en la urbo Parizo.
La laŭsejnaj promenejoj en Parizo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Aliaj gravaj urboj apudaj estas Rouen kaj Troyes.
Sejno fontas en departemento Côte-d'Or kaj enfluas maron ĉe La Havro.
Flankaj riveroj (alfluantoj) [redakti]
| Maniko | ||
| Risle, 140 km, | ||
| Eure, 225 km | ||
| Andelle, 54 km | ||
| Epte, 100 km | ||
| Oise, 302 km | ||
| Marno, 525 km | ||
| Essonne, 90 km | ||
| Loing, 166 km | ||
| Yonne, 293 km | ||
| Aube, 248 km | ||
| Fonto | ||
La supra skemo montras la gravajn alfluantojn. Risle enfluas la estuaron de Sejno.
El la historio [redakti]
Oni supozas, ke la nomo de tiu rivero (Sequano) estis donita de popoloj, kiuj loĝis antaŭ la Gaŭloj, ĉar tiuj ne konis la sonon [kw], el kiu ili faris [p] antaŭ sia veno en la landon.
Ĝis 1968 ekzistis franca departemento nomata Sejno, kiu havis la numeron 75. Pro la amasiĝo de loĝantoj ĉirkaŭ Parizo (en ties "krono") ĝi estis dividita en kvar novajn departementojn:
- Hauts-de-Seine (92)
- Paris (75)
- Seine-Saint-Denis (93)
- Val-de-Marne (94)