Seka Pampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la regiono pampa, kun proksimuma limo inter la Malseka Pampo (oriente, al Rivero Plata) kaj la Seka Pampo (okcidente, al la Andoj).

La Seka Pampookcidenta Pampo estas subregiono geografia de Argentino, apartenanta al la regiono Pampo, integrita ankaŭ de la Malseka Pampo. Kiel ties nomo indikas, la tuta regiono kunhavas ĝeneralan karakteron esti granda ebenaĵo ("pampa" en keĉua estas ebenaĵo), kaj diferenciĝas pro la seka klimato, okcidente de la Malseka Pampo. La lim inter la Seka Pampo kaj la Malseka Pampo oscilas laŭ la klimato, kaj estas markita de la izohieto de 500 mm, sed laŭ ĝeneralaj terminoj oni povas starigi limon inter ambaŭ proksimume ĉe la limo de la provincoj La Pampa kaj Bonaero. Norde, la Seka Pampo limas kun la Pampecaj Montaroj; okcidente kun Kujo; kaj sude kun Patagonio. Ĝi enhavas la sudokcidenton de la provinco Bonaeron, la sudokcidenton de la provinco San Luis kaj pli ol la okcidenta duono de la provinco La Pampa.

La Seka Pampo estas ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

Karakteroj

La karakteroj de tiu subregiono estas rekte determinitaj pro la malabundo de pluvo, kio pliakriĝas direkte al okcidento. La sekeco kondukas al la fakto ke la naturaj paŝtejoj kiuj estas karakteraj de la Malseka Pampo, malaperas en la Seka Pampo, kie hegemonias la makiso, ĉefe de Geoffroea decorticans, kaldenoj Prosopis caldenia, kaj aliaj prozopoj. La arbaro plirariĝas okcidente, kie la klimato iĝas pli dezerteca kaj abundas kaktoj.

La Seka Pampo havas grandan kvanton de basenetoj kun salejoj aŭ lagetoj sekiĝantaj kiuj iĝos salejoj. Inter tiuj salejoj elstaras la Salinas Grandes (Grandaj Salejoj), la plej granda de la lando kaj ĉefa provizanto de salo al la enlanda ekonomio.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0802 Monte-Arbedaro  Argentino
NT0803 Malseka Pampo  Argentino
NT0804 Patagonaj herbejoj  Argentino,  Ĉilio
NT0805 Patagona Stepo  Argentino,  Ĉilio
NT0806 Seka Pampo  Argentino

Eksteraj ligiloj