Laguna-montaraj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La laguna-montaraj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de suda Malsupra Kalifornio en Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la seka-arbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la meksikajn sekajn arbarojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

La sekaj arbaroj kovras la pli malaltajn altitudojn de Laguna-Montaro, ekde altitudo de 250 metroj ĝis 800 metroj. Ili estas ĉirkaŭataj en pli malaltaj altitudoj de la Sankt-lukaj kserofitaroj, kiuj troviĝas inter la marnivelo kaj altitudo de 250 metroj. Super 800 metroj, la sekaj arbaroj transiras al subhumidaj kaj mezvarmaj laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La superregantaj arbospecioj de la sekaj arbaroj estas Lysiloma divaricatum, Lysiloma candida, etfolia bursero (Bursera microphylla) kaj okcidenta hesperalbizio (Hesperalbizia occidentalis).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj Kolombio
NT0210 Ĉako Argentino, Bolivio, Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj Bolivio, Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj Ekvadoro, Peruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]