Sekigita fiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pendantaj fiŝoj

Sekigitaj fiŝoj estas sensale konservitaj fiŝoj, kiuj pendante ekstere estas nature sekigataj de suno kaj vento. Sekigi nutraĵojn estas tre malnova konservmaniero, kaj sekigitaj fiŝoj konserveblas dum jaroj. La metodo estas malmultekosta, kaj la fiŝkaptisto mem povas fari la laboron. Estas ankaŭ pli facile transporti la fiŝojn al la bazaroj[1].

Inter la plej ofte sekigataj fiŝospecoj estas moruo kaj eglefino.

La fiŝoj pendas ekde februaro ĝis majo, kiam ankoraŭ estas neĝo sur la tero. La neĝo protektas kontraŭ insektoj, kaj la malvarmo malhelpas bakteriojn. Plej bona vetero estas je temperaturo de iom pli ol 0 gradoj celsiaj, kaj ne tro da pluvo. Se estas tro da frosto, la fibroj krevas, kaj la fiŝoj maluzeblas por kuirado. La plej bonkvalitajn sekigitajn fiŝojn oni faras en Lofoten (Norvegujo), kie la klimato estas bona por sekigi fiŝojn. La fiŝoj pendas ekstere dum tri monatoj, kaj poste maturiĝas endome dum du aŭ tri monatoj, en seka kaj aerplena medio. Dum la sekigado ĉ. 70 % de la akvo forvaporiĝas de la fiŝoj. La sekigitaj fiŝoj havas multe da proteinoj, B-vitaminoj, fero kaj kalcio.

Norvegujo eksportas 6000 tunojn da sekigitaj fiŝoj ĉiujare. Italujo importas plej multe da sekigitaj fiŝoj. Sed ankaŭ Portugalujo, Kroatujo kaj Svedujo konsumas multe da sekigitaj fiŝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurlansky, chapter 3; cf. OED s.v. 'stockfish': "the reason for the designation is variously conjectured"