Sekperiodo 1877

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekperiodo 1877 estis la plej grava malsatega krizo en historio de Brazilo.

En interna parto de nordoriento de Brazilo la sekperiodoj estas tre oftaj, ĝenerale oni atendas du sekperiodon en ĉiu jardeko. Foje okazas longaj sekperiodoj dum 4 aŭ 5 jaroj en la regiono, la lasta granda sekperiodo okazis en 1993-1996.

Antaŭ 19-a jarcento, la ofteco de sekperiodoj estas similaj al hodiaŭ, sed ĉar la regiono havis tre malmultajn loĝantojn, tio ne estis grava problemo kaj nun, post la konstruo de akva sistemo kaj kreon de helpsistemojn, oni evitas la grandajn malsatojn dum sekperiodoj. Sed dum 19-a jarcento kaj plejparto de 20-a jarcento, sekperiodoj kaŭzis multajn mortojn kaj detruon de bienojn.

Antaŭ 1877, estis longa tempo sen sekperiodoj, pro tio, multaj homoj eniris internlando de brazila nordoriento kaj kreis bienojn, vilaĝojn kaj eĉ urbojn. En 1876 la pluvoj estis malsufiĉaj por agrikulturado, kaj neniigis tutan rikolton, sed oni esperis pluvon en sekva jaro. En 1877 ne estis pluvoj en la regiono kaj oni ne ŝirmis sin kontraŭ mankon de akvo kaj manĝaĵo. Vere la kolonoj estis tre malriĉaj kaj eĉ ne havis monon por aĉeti manĝaĵojn de aliaj regiono. Preskaŭ duono de la loĝantaro fuĝis aŭ mortis per malsato kaj malsanoj, kaj, kvankam la sekperiodo ne estis la plej longa kiun oni konas, ĝi estis la plej terura.