Sekplantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekplanto de Nepenthes rafflesiana, el pariza sekplantaro.

Sekplantaro (aŭ herbario el la latina herbarium) estas kolekto de plantoj, sekigitaj inter paperoj, utila por variaj studoj pri la plantoj, kaj ĉefe por la priskribo kaj klasigo. Faritaj de longa tempo, la multaj sekplantaroj en la mondo estas necesa ilo por la plantaj studoj. Grava rolo estas konservadi la tipaĵojn kiuj portas la sciencajn nomojn.

Historio

La elpensinto estus Luca Ghini (1500-1556), itala plantisto, kaj instruisto pri plantoscienco je Bolonjo. Lia sekplantaro de 300 plantoj ne estis konservita. Unu el la plej malnovaj estas tiu de Félix Platter (1536-1614), kuracisto je Bazelo. En la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estas konservita sekplantaro de 1558, ligita libro enhavanta 313 plantojn plukitajn de Jehan Girault, « tiam studanto pri kirurgio » je Liono (laŭ enkonduka teksto).

Celoj kaj uzado

Indiko de tipaĵo kaj la informo pri la loko en kiu ĝi estas konservita estas nun devigaj kiam oni publikas novan plantan taksonon, laŭ la nomsistemo.

La sekplantaroj estas do necesaj al studado pri la plantoj, iliaj karakteroj, iliaj disvastiĝoj, permesante la determinadon kaj komparadon de novaj specimenoj, por publiki novan taksonon, aŭ male por ekvidi troan samsignifan nomon: tio gravas por la planta nomado.

La sekplantaro (se oni bone sekigas la plantojn) estas ankaŭ utila fonto de DNA por arkreskiĝaj studoj. Tamen, ĉiuj malnovaj plantoj, kaj tiuj konservitaj en alkoholo estas neuzeblaj.

Farado

Sekplantoj de Sarracenia purpurea.

Laŭ lumita pripenso, la maloftaj kaj endanĝeriĝaj plantoj ne devu, esti en propra sekplantaro. La determinlibroj ĝenerale sufiĉas por determini la speciojn. Oni pluku nur la plantojn kies la determino certas kaj en sufiĉe granda nombro.

  • Plukado: bezonas paperojn, en kiu oni metas la plantojn, kaj skribi almenaŭ la daton kaj la lokon de plukiĝo. Gravas pluki la tutan planton, aŭ almenaŭ tipajn erojn (floroj, folioj, fruktoj, eble radikoj). Plej bone esti preni du ekzemplerojn de ĉiu specio: unu estos sekigita, la alia utilos por determinado.
  • Sekiĝo: bezonas multe da paperoj inter ĉiu planto, por absorbi la akvon. Oni almetu la planton lerte, sen faldi la foliojn. Super ĉiu, oni almetas pezan aferon. Dum la unuaj tagoj, pli bone estas ŝanĝi ofte la paperojn, ĉar se ili estas tro malsekaj, la planto malbone sekiĝas.
  • Almetado: kiam la tuta planto estas tute seka, ĝi povas eniri la sekplantaron. Oni tiam almetas la planton sur papero, kun la informoj kiujn oni skribis. Ĝenerale, oni skribas la sciencan nomon, la nacian nomon, la daton kaj lokon de pluko, kaj ankaŭ eblas aldoni informojn pri la loko.
  • Konservado: se la sekplantaro estas bone protektita de lumo, malsekeco kaj insektoj, ĝi povas esti tre longtempe konservata.

La granda sekplantaroj el mondo

La plej granda sekplantaro estas ĉe la naturhistoria muzeo de Parizo, kun ĉirkaŭ dek milionoj da sekplantoj.

En la grandaj kolektoj, estas pluraj dekoj de ĉiu specio kiuj povas esti kunmetitaj. Grandaj sekplantaroj kunigis la kolketojn de pluraj plantistoj, el ĉiuj regionoj. Ĉiu specimeno havas papereton kun la nomo de la plukinto kaj ĉiuj aliaj informoj.

La sekplantoj estas ordigendaj laŭ la klasigo:

  • ĉiuj sekplantoj de la sama specioj estas kunmetitaj, eĉ se ili venas el malsamaj landoj;
  • ĉiuj specioj de la sama genro estas kunmetitaj;
  • ĉiuj genroj de la sama familio estas kunmetitaj, ktp.

Tiujn gravajn kolektojn povas vidi la plantistoj el tuta mondo.

Listo de grandaj sekplantaroj mondgradaj estas eldonita kiel Index herbariorum. Ĉiu kolekto estas distingita per nomo. Ekzemple, la British Museum estas nomita BM.

La sekplantaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, kiu enhavas ĉirkaŭ dek milionojn da sekplantoj, estas la plej granda tutmonde.

Retaj sekplantaroj

La sekplantaro de Lamarko estas nun rete.

Rete, estas multe da sekplantaroj. Ekzemple, tiu de Lamarko, kiu estas ĉe la sekplantaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estas eldonita rete[1].

Ankaŭ estas fotaj kolektoj, similante sekplantarojn.

Referencoj

Ŝablono:LigoLeginda