Sekreciado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sekrecio)
Saltu al: navigado, serĉo

Sekreciado estas tuto de ĉiuj procezoj, per kiuj la organismo forigas la superfluajn materialojn (akvo, salo) kaj la materialojn estiĝintaj dum malkonstruado de la nutritaĵoj. Esenco de la procezo estas la reguligo de la akvoenteno de la organismo, rezervo de la acid-baza ekvilibro, reguligo de kvanto de la neorganikaj jonoj, stabiligo de la ozmatika premo.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

La neuzitajn materialojn la plantoj rezervas en la interĉelejo aŭ en la ĉeloj en fermitaĵoj. La sekreciado de la gasoj (oksigeno, karbona dioksido) okazas tra kutiklo (stomo). La sekrecia procezo de la plantoj reguligas la ekvilibron de la metabolismo, suĉforton de la radikoj (per reguligo de la osmosa premo).

Bestoj[redakti | redakti fonton]

La finproduktoj de la besta sekreciado estas la karbon-dioksido, akvo kaj nitrogenentenaj materialoj (amonio, karbamido (amfibioj, mamuloj), urina acido (moluskoj, insektoj, birdoj, reptilioj)). Kelkaj bestoj kapablas reteni la urinadon (ekz. vintre dormantaj bestoj).

Unuĉeluloj[redakti | redakti fonton]

Por la unuĉeluloj gravas la ozmotika ekvilibro. La sekreciadon plenumas la t.n. pulsanta vakuolo (spaceto) (kontraktilis vakuola), kiu estas membran-limigita korpeto. Ĝi pleniĝas per likvaĵo kaj poste elpleniĝas eksteren. La sekreciita materialo estas plejparte akvo. La nitrogen-entenaj materialoj (amonio, karbamido) eliĝas per difuzo.

Plurĉeluloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe plurĉeluloj aperas apartaj organoj, organaj sistemoj.

Sponguloj[redakti | redakti fonton]

La sekreciadon plenumas apartaj ĉeloj moviĝantaj kiel amebo inter la ekstera kaj interna ĉeltavoloj. La kniduloj kaj sponguloj forigas la suprefluajn materialojn per difusio.

Vermoj[redakti | redakti fonton]

La platvermoj, la rotaciuloj, fadenvermoj (nematodoj) kaj en kelkaj grupoj de la ringvermoj kaj en larvoj de moluskoj troviĝas protonefridio aŭ protoreneto (protonephridium), kiu abunde, labirinte disbranĉiĝas. La eligaj aperturoj troviĝas sur la korposurfaco.

En la tuba sistemo, kelkaj el la tuboj finiĝas fermite, fermante per finĉelo. Kelkaj cilioj de la finĉelo etendiĝas en la kavan sistemon kaj pelas la filtritaĵon eksteren, per tio atingante prem-malkreskon en la tubsistemo. Tiu premdiferenco – inter la korpokavo kaj la kavo de la sekrecia organo – estas instiganto de estiĝo de la sekreciaĵo. La ĉeloj de la muro de la forkonduka tubaro resucĉas akvon kaj aliajn utzeblajn materialojn (ekz. jonojn) kaj sekrecias pluajn metabolismajn produktojn.

Ringvermoj, moluskoj[redakti | redakti fonton]

La nefridio, metanefridio aŭ reneto (nephridium aŭ metanephridium) estas sekrecia organo de la rinngvermoj, moluskoj.

Ĉe la ringvermoj, en ĉiu segmento troviĝas unu paro de reneto. La reneto komenciĝas per cilia funelo, la alian segmenton inteligas longa, plurparta kurba dukteto. La reneto finiĝas per sekrecia poro al la ekstero.

La sekreciaĵo filtriĝas tra muro de la dorsa angio, kiu penetras la korpan kavon. La cilioj de la cilkia funelo plumovigas la korpan likvaĵon (de la korpokavo) al tubo de la reneto. La uzeblajn materialojn kaj la necesan akvon (por la konvena osmoza premo) resuĉas ĉeloj de la tubo kaj enigas en la korpolikvaĵo. La bestioj forigas la nitrogen-entenajn metabolajn produktojn tra la surfaco aŭ renetoj.

La cilia funelo de la metanefridio de la moluskoj fermiĝas el perikardio (pericardium) kaj daŭriĝas en reneta sako. La sekreciata matarialo atingas la eksteron tra utero. La urino atingas la renetan sakon el likvaĵo de la perikardio tra la cili funelo. Ĉe la kontinentaj helikoj, la cilia funelo povas fermiĝi. La urino estixgas inter la murĉeloj de la reneta sako.

Artikpieduloj[redakti | redakti fonton]

El inter la artikpieduloj, la kankroj kaj araneoj havas modifitan reneton. Tiuj organoj ricevis sian nomon pri lokumo en la korpo: antena, makzela glando (kankroj), koksa glando (araneoj). Tiuj sekreciaj organoj komenciĝas ne per cilia funelo, sed per fermita saketo, kies muro konsistas el -por sekrecio - modifitaj ĉeloj (podocyta). En la araneoj kaj la modifitaj renetoj aperas kune en la Malpighi-tuboj.

Ĉe la insektoj kaj aliaj landaj artikpieduloj, la sekreciadon plenumas la Malpighi-tuboj. Tiuj estas maldikaj, longaj, fermitaj tubetoj, kiuj malfermiĝas ĉe limo de la meza kaj posta intesto al la nutrokanalo. Ĝia nombro varias ĝis plurcentoj, ties muro konsistas el unutavola epitelio. Ne okazas estiĝo de filtraĵo, la ĉeloj de la Malpighi-tuboj aktive transporta kaliajn jonojn en la tubointernon, tion sekvas la akvo (per pasiva transporto) pro la grandiĝanta jon-koncentriĝo. Aliaj materialoj (jonoj, sukeroj, karbamido urina acido) venas la Malpighi-tubetojn per aktiva ŭ pasiva transporto.

El la sekreciataj materialoj kaj el tiuj materialoj, kiuj atingas la postan inteston, la ĉeloj de la posta intesto resuĉas tiujn materialojn, kiuj ankoraŭ uzeblaj, necesas por la organismo.

Vertebruloj[redakti | redakti fonton]

La sekrecia organo de la vertebruloj estas la para reno, kiu situas simetrie ĉe la vertebraro (nephros aŭ ren) kaj kiu produktas urinon el la filtriĝo de la sango. Anatomia, funkcia unuo de la reno estas la nefrono, kiu produktas la filtriĝon kaj la urinon.

Oni distingas laŭ la embria evoluo kaj interna konsisto tri renotipojn: antaŭreno (pronephros), mezoreno, prareno (mesonephros) kaj postreno, metareno (metanephros). (La nomumoj indikas, el kiuj histoj, segmentoj evoluis la reno dum la embria evoluo.) La urinon el la renoj forkondukas la ureteroj. En kelkaj taksonomiaj grupoj troviĝas urina veziko ligita al uretero. Ĝi servas pro provizora rezervado de la urino. La urino forlasas la korpon el la uretero tra la kloako aŭ urina tubo (mamuloj). La ureteron kaj la urinan vezikon kovras speciala epitelio, kiu obstaklas ĉiun materialan fluon inter la urino kaj la histaj sukoj.

Nephron-urine.svg
Skemo de formigo de urino

La antaŭreno aŭ proreno estas sekrecia organo de la sekmaturaj individuoj de la plej primitivaj vertebruloj (rondbuŝuloj) kaj tiu de la embrioj de la senplacentaj vertebruloj (fiŝoj, amfibioj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]