Seksa proporcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seksa proporcio estas proporcio de maskloj al inoj en difinita populacio.

Pri la homa seksa proporcio tre interesiĝas antropologoj kaj demografiistoj. Ĉe homaj societoj, tamen, seksaj proporcioj ĉe naskiĝo povas esti konsiderinde tuŝitaj de faktoroj kiaj la aĝo de patrino ĉe nasko,[1] kaj pro seksoselekta abortigo kaj infanmortigo. La CIA ĉirkaŭkalkulas ke la nuna mondampleksa seksa proporcio je nasko estas 107 infanoj por 100 infaninoj,[2] kvankam dum la finaj 1990-aj jaroj estis informoj ke la proporcio de maskloj por inoj estis malpliiĝanta tro rapide.[3] En 2010 la tutmonda homa seksa proporcio ĉe plenkreskuloj estis de 986 inoj por 1000 maskloj kaj tendence al malpliiĝo al 984 en 2011.[4]

Notoj

  1. Trend Analysis of the Sex Ratio at Birth in the United States. U.S. Department of Health and Human Services, National Center for Health Statistics.
  2. CIA Fact Book. The Central Intelligence Agency of the United States.
  3. Davis, Devra Lee; Gottlieb, Michelle kaj Stampnitzky, Julie; “Reduced Ratio of Male to Female Births in Several Industrial Countries” in Journal of the American Medical Association; 1a Aprilo, 1998, volume 279(13); pp. 1018-1023
  4. "Decline in sex ratio is a global trend", The Times Of India, August 17, 2011.