Seksuma turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La seksa turismo estas fakto vojaĝi por la celo de seksumadoj (plej ofte pagataj) kun la loĝantoj de aliaj lokoj.

Tiuj loĝantoj povas esti kun profesiuloj (prostituito), aŭ neprofesiuloj, sen risursoj, kuj provas lukri monon.

La seksaj turistoj estas plimulte viroj el okcidentaj landoj (aŭ industrilandoj) irante al evolulandojtriamondaj landoj. Sed kelkaj virinoj vojaĝas al afrikaj, landoj aŭ Antiloj, tie kie, junaj viroj vivtenas de servoj al ili.

Iuj landoj (kiel Brazilo, Tajlando kaj pli frue, Maroko) leĝofaras kontraŭ tia turismo, kiujn oni taksas malmorala. Sed la malfacilo kontroli, la korupto, kaj ĉefe la malriĉeco faras, ke la leĝo estas facile ĉirkaŭturnata.

Iuj seksaj turistoj serĉas seksumon kun infanoj, kio estas krimo de seksatenco kontraŭ neplenaĝuloj. Por malhelpi tiun fenomenon, iuj landoj kiel Kanado, Francio kaj Belgio faris leĝojn por puni siajn ŝtatanojn pro tiaj krimoj faritaj en ajna lando, aŭ eĉ (ekzemple Svisio) por puni iun ajn, kiu faris tian krimon kaj rezidas sur ĝia teritoro.

Eksteraj ligiloj

greke El "Le Monde diplomatique" en esperanto greke El "Le guide du Routard" (france) greke Strategio kontraŭ la seksa turismo (germane)