Seksegaleca Konsiderado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Seksegaleca Konsiderado celas al seks-justeca socio. Konforme al tiu ĉi metodo sociaj diferencoj kaj malsamecoj por virinoj kaj por viroj estu videbligitaj, pripensitaj kaj fine la kaŭzo por la maljusteco estu forigita. Pro tiu intenco ĉiu projekto devas esti kontrolata, kiel ĝi efektos al vivkondiĉoj kaj de virinoj kaj de viroj; se necese la plano estas denove pripensenda. La diferenco inter Seksegaleca Konsiderado kaj feminista politiko estas, ke ambaŭ seksoj estu samjuste atentitaj. Seksegaleca lingvouzo estas konsiderata premiso por la efektivigo.

Termino, tradukoj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj ŝtatoj la anglalingva vorto "Gender Mainstreaming" [ĜENd(e) MEJNstrimin(g)] estis transprenita netradukite kiel terminon. La nocio estis unue karakterizita en 1995 kadre de la kvara UN-virina konferenco. La Kontrakto de Amsterdamo 1997 faris tiun ĉi koncepton oficiala celo de la Eŭropa Unio-politiko. Eŭropa Unio-estraroj uzas ekz. sekvantajn terminojn en la naciaj tradukoj: "seksosentema taksado de konsekvencoj", "seksoegalecema politiko" aŭ "seksegalec-politiko".

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En la plej malsupra ŝildo sur la pordo al publika necesejo estas skribita "Enirejo al zorgistino"; kvazaŭ nur inoj farus (faru?) tiun ĉi laboron (Aŭstrio/2007).

Medicinaj problemoj: Tipaj "virproblemoj", ekz. alkoholanikotina dependeco kaj korapopleksio estas ĝenerale esploritaj nur koncerne al viroj. Inverse validas la sama pri "virinproblemoj", ekz. pri la Malsana Malgreco, kaj ties mankanta esplorado pri viroj.

Profesio kaj familio: Virinoj kaj junulinoj ofte pretas forlasi aŭ restrikcii sian profesion pro la familio. El tio povas sekvi kelkaj malavantaĝoj, ekz. por profesia disvolviĝo aŭ rentprovizado. En multaj socioj viroj memkrompeneble ne limigas sian profesion pro familiaj cirkonstancoj. Tio kaŭzas diferencajn viv- kaj spertmanierojn de virinoj kaj viroj, influantajn preskaŭ ĉiun socian kampon. Ankaŭ la elekto de la profesio ofte estas socie destinata. En konversacia libro (Esperanto/Germana) el 1990 troviĝas en la listo "profesioj kaj okupoj" ekz. "kamentubisto, trafikpolicisto, arkitekto, edukistino, floristino, frizistino, dommastrumistino, komercisto, infanĝardenistrino, ...". Informbroŝuro de la Aŭstra estraro Laborinspektejo pri Seksegaleca Konsiderado nomiĝas "Jozefo volas fariĝi frizistino"; tiu ĉi titolo montru unu el la multaj socie kaŭzitaj rolatendoj.

Servo al la ŝtato: Leĝoj de diversaj ŝtatoj (ekz. Aŭstrio, Svisio) postulas, ke ĉiu viro devas servi kiel civilservantosoldato por fiksita minimuma tempo; sed tiu ĉi devigo ofte ne koncernas virinojn.

En Esperantujo: Kelkaj kritikas, ke la seksa malsimetrio en Esperanto estas lingva seksismo. Oni kritikas ke pluraj parenc-radikoj (kiel "patr-", "frat-" kaj "edz-") havas baze viran signifon, dum necesas aldoni "-in-" por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (kiel "instruisto", "anglo" kaj la pronomo "li") servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj ("instruistino", "anglino", "ŝi"). Riistoj kaj iĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto. Bertilo Wennergren skribis pri tiu ĉi afero en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (2005), § 11.5: "Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira persono aŭ la homo. (...) Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi li, tiu, tiu persono k.s. Noto: Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li — eĉ sola “i” estas proponita! — sen praktikaj rezultoj. Ankoraŭ neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaŭ en unu-nombro: *Ĉiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaŭ eblas ion novan proponi."

Urba administrado: En 2006 la administrejo de la Aŭstra ĉefurbo Vieno komencis kadre de seksegaleca programo ankaŭ ŝanĝi la aspekton de ŝildoj, afiŝoj kaj piktogramoj en publikaj lokoj; ekz. tram-etiketo montras virecan figuraĵon tenantan bebon sur la genuoj por ke aliaj pasaĝeroj cedu sidlokon al la patro. Ankaŭ aliaj projektoj estis lanĉitaj, ekz. la administrejo startis kampanjon por dungi pli multe da viroj en infanĝardenoj, por ke viraj kaj virinaj anoj de la pedagogia personaro ekzemplodonu diversajn rolojn kaj montru kielmaniere oni povas interŝanĝi la tradiciajn genrajn taskojn.

Kritikoj kontraŭ Seksegaleca Konsiderado[redakti | redakti fonton]

Multaj feministoj timante malfortigon de atingitaj celoj atentigas pri misuzo, ekz. la forigo de virinkomisiitoj aŭ la malaltigo de salajroj por viraj laborprenantoj, por ke la virinaj gajnu sammulte. Kritikistoj kontraŭ la feminismo opinias, ke la Seksegaleca Konsiderado maljuste malavantaĝigas virojn kaj favoras virinojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]