Seksneŭtrala homa triapersona pronomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la Fundamento de Esperanto ekzistas pluraj triapersonaj pronomoj uzeblaj kiam oni parolas pri homoj. La plej uzataj estas li kaj ŝi en singularo kaj ili en pluralo, sed en diversaj okazoj ankaŭ ĝi kaj oni eblas.

En la kazo de la triapersonaj pronomoj, Zamenhof bazis la Esperantlingvajn regulojn sur reguloj de lingvoj kiujn li scipovis bone, kaj en tiuj lingvoj ekzistas seksa malsimetrio ĉe la triapersonaj pronomoj (laŭ kelkaj pro la antaŭa socia superrego de viroj): Ekzemple, kiam oni skribas aŭ parolas pri persono kies sekso estas (aŭ estu) nekonata (aŭ negrava), oni tradicie kutimas uzi li.

Laŭ kelkaj kritikantoj, tiu lingvouzo en Esperanto ne respektas la egalvalorecon de la du seksoj. Ili argumentas ke multaj etnaj lingvoj ĉi-rilate pli taŭgas por justa komunikado: En la finn-ugraj, bantuaj kaj ĉinaj lingvoj la triapersona pronomo ne distingas inter ina kaj vira seksoj. Ekzemple la finna lingvo nur havas hän (= ŝi, li) kaj se (= ĝi).

Iam kaj iam la supre menciita praktiko kaŭzas kritikojn kaj diskutadojn. Kelkaj esperantistoj sentas, ke per plisimetriigo de la triapersona pronomo Esperanto ekhavus pli grandan logikan belon kaj simetrion. Nuntempe kreskas tendenco forlasi la malnovstilan uzon de triapersonaj pronomoj kaj

  1. sisteme nomi kune (aŭ alterne) la pronomojn de ambaŭ seksoj
  2. uzi seksneŭtralan pronomon:
  1. la pronomon ĝi
  2. iun nove proponitan pronomon

Jen pli detale pri tiuj solvoj:

Prezento de solvoj[redakti | redakti fonton]

Proponoj de genre-neŭtrala pronomo
Oficiala Ĝiismo Iliismo Siismo Ŝliismo Giismo Geismo Liismo Riismo Hiismo Iĉismo
Genromanka li ĝi ili si ŝli gi geli li ri li li
Vira li li li li li li hi li
Ina ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi
Neŭtrala ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi
Plura ili ili ili ili ili ili ili ili ili ili ili

(Ĉi tien skribu en neŭtrala maniero senprijuĝadajn proponojn!)

li[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li plendas. (validas por ambaŭ seksoj)
Iu ĵus diris, ke li suferas. (sekso difinita, sed nekonata)
Se iu iras al la vendejo, li aĉetu sapon. (sekso ne gravas)

En Esperanto oficiale oni povas uzi la pronomon "li" kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo. Laŭ Reta Vortaro "Universala ununombra pronomo triapersona ulgenra, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorenda (en ĝenerala diraĵo, en leĝo aŭ statuto ktp)".[1] Tamen, tia uzo estas foje kritikata de riistoj kaj aliaj reformoproponantoj nomantaj "liismo".

geli[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, geli plendas. (validas por ambaŭ seksoj)

Tiu ĉi solvo uzas kunmetaĵon el la Fundamenta prefikso ge- kaj la pronomo li. Ĝi tamen ŝanĝas la Fundamentan signifon de "ge-" de "ambaŭseksaj" al "ajnaseksa" (ĝiaj proponantoj verŝajne ankaŭ ĉe aliaj uzoj de "ge-" farus tiun signifŝanĝon).

li aŭ ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li aŭ ŝi plendas.

Tradicie oni uzus nur la pronomon »li« solan en la frazo, sed multaj preferas tiel precizigi kaj senseksigi la frazon.

li/ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li/ŝi plendas.

Ekvivalenta al la antaŭa solvo, sed ofte preferata en skrib lingvaĵo.

li-ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li-ŝi plendas.

La streketa formo estas kongrua kun aliaj frazetoj kiel pli-malpli.

ŝ/li[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝ/li plendas.

Uzata foje en skriba formo kiel ekvivalento al la antaŭa esprimo.

ri[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ri plendas.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo riismo.

Kelkaj esperantistoj proponis alian solvon: la kreado de nova pronomo, kun aŭ sen forigo de la nun ekzistantaj. La plej disvastigita ĝis nun estas ri kaj gi. Tio laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj de la Fundamenta Gramatiko.

"Ri" ne estas ĝenerale akceptita de la esperantistaro, sed troveblas en la lingvouzado de kelkaj laŭ du versioj:

  neŭtra homo   vira   ina   neŭtra aĵo
1-a versio:   ri ri ri ĝi
2-a versio: ri li ŝi ĝi

Komento pri riisme: Multaj riismanoj celas kontraŭseksismon provizante seksneŭtralan pronomon por indiki homojn de nekonata sekso anstataŭ "li". Aliaj preferas plene anstataŭigi la du seksmontrantajn pronomojn "li" kaj "ŝi" pro ilia proklamita nelogikeco, sed la distingo inter homa »ri« kaj nehoma "ĝi" ĝenerale restas. Oni asertas ke "ri" sonas kiel "li" dirite de kelkaj azianoj. Tamen lernante Esperanton, anoj de tiuj lingvoj ĉiuokaze devas lerni distingi inter "l" kaj "r".

ŝli[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝli plendas.

Kvazaŭpronomo, formata el kunfandiĝo de la antaŭa formo. Ĝi estas preferata preskaŭ ĉe samnombra esperantistaro kiel ri. La avantaĝo super li estas ke ŝli povas esti komprenata de homo, kiu ne antaŭe aŭdis ĝin, ĉar ĝi similas al ŝi/li. Oni asertas, ke la pronomo ŝli eblas esti rigardata kiel kunmetaĵo de la pronomoj ŝi kaj li, do ĝi ne estas kontraŭfundamenta. Tamen, ŝli laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj de la Fundamenta Gramatiko.

ĝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ĝi plendas.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo ĝiismo.

La uzo de tiu pronomo permesas la neŭtrecon de la genro. Ĝi estas fundamenta pronomo, uzata tie ankaŭ por personoj: "La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi" (Ekzercaro, ekz. 16). Tiu pronomo estis kutime uzita jam de la pioniroj, inklude de Zamenhof, ĉefe por infanoj.

gi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, gi plendas.

Alternativa propono, elektita ĉar gi aspektas kiel ĝi, sed ne estas ĝi. Gi tamen estas uzata malpli ol ri kaj ŝli. Ankaŭ gi laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj de la Fundamenta Gramatiko. Oni asertas, ke "gi" estas pli facile elparolebla por parolantoj de multaj aziaj lingvoj ol "ri" ĉar ili ne distingas inter "l" kaj "r". Tamen lernante Esperanton, anoj de tiuj lingvoj ĉiuokaze devas lerni distingi inter "l" kaj "r".

oni[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, oni plendas.

Ebla en multaj kuntekstoj: "Kiam homo suferas, oni plendas", sed neklaras ĉu oni kaj homo estas identaj.

tiu[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, tiu plendas.

"Tiu" estas sekse neŭtra demonstrativa pronomo. Kelkaj volas ampleksigi ĝian uzon al tiaj situacioj, kie oni kutime uzus personan kaj ne demonstrativan pronomon. Tiu tamen malebligus la signifonuancon inter demonstrativa kaj persona pronomo. Indas rimarki ke certaj lingvoj, ekzemple latino kaj la tjurkaj, uzas demonstrativajn pronomojn anstataŭ triapersonaj pronomoj.

ili[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ili plendas.

Ĉi tie "ili" estas singulara pronomo (komparu kun anglalingva singulara "they"). Tia singulara uzo de "ili" estas klare kontraŭfundamenta. Kelkfoje eblas eltiriĝi per uzo de la pluralo: "Kiam homoj suferas, ili plendas."

li aŭ ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝi plendas.

Kiam la sekso ne gravas, elektu en ĉiu kazo aŭ "li" (tradicia solvo) aŭ "ŝi", sed ne ĉiam la saman. Tio montras, ke vi ne taksas unu sekson pli grava ol la alia. Kiam la sekso estas nekonata, uzu "li aŭ ŝi" aŭ "tiu", aŭ ŝanĝu la frazon tiel ke pronomo ne bezonatas. Tio ĉi estas la solvo kiun preferas multaj iĉistoj.

li (hi por virpronomo)[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li plendas.
Sapfo ... ŝi estis poeto.
Homero ... hi estis poeto.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo hiismo.

Projekto DLT uzis jenan solvon de la genro-problemo: Ĝi uzas la tradician pronomon "li" por ambaŭ homaj seksoj kaj por emfazo de la malina sekso uzas novan pronomon "hi" (de la angla-lingva "he"). Tiu ĉi solvo estas duoble kontraŭfundamenta, ĉar ĝi lezas la "numerus clausus" de personaj pronomoj kaj neglektus la principon, ke nenia ŝanĝo okazu en la Fundamento. Ĉar la ina pronomo de Esperanto (ŝi) venas el la angla, tio estas simetria propono. Viroj povas plendi pri neglekto dum kelkaj jardekoj de uzo de Esperanto, sed sume la signifo-adapto estas eltenebla.

Ĉi-ulo[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ĉi-ulo plendas.

Ĉar "ĉi" estas figure uzata priskribi ion proksiman en la parolado, oni povas multfoje uzi ĉi-ulo. Tamen, ofte malklaras ĉu temas pri figura uzo aŭ nefigura.

Tiulo[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, tiulo plendas.

"Tiulo" estas formata el kunfandiĝo de la antaŭaj formoj "tiu" kaj "ĉi-ulo". La avantaĝo super li estas, ke "tiulo" respondas klare al ambaŭ seksoj kaj povas esti komprenata de la esperantistoj, kiuj ne antaŭe aŭdis ĝin, ĉar ĝi similas al "tiu/ulo". Ankaŭ "tiulo" respektas la Fundamentan Gramatikon, sen kreado de nova pronomo. Tiu kunfandiĝo sekvas ankaŭ la rekomendojn de Claude Piron, en lia verko La Bona Lingvo, laŭ kiu jam ekzistas en la esperanta lingvo sufiĉe da radikoj kaj afiksoj por novesprimoj.

Argumentoj por tiuj ideoj[redakti | redakti fonton]

(Argumentoj ĉi tie estu faktoj kaj ne asertoj!)

  • aparta pronomo, kiu signifas "li aŭ ŝi", estas pli mallonga ol "li aŭ ŝi".
  • Aparta pronomo, kiu estas vaste konata, ne povas kaŭzi miskomprenojn kiel nur uzi "li" por "li aŭ ŝi".
  • Aparta pronomo ne aktivigas la cerbajn regionojn kiuj distingas inter viroj kaj virinoj tiel ofte kiel uzi "li aŭ ŝi".
  • Zamenhof estis influita de lingvoj, kiuj havas la saman mankan strukturon. Reformo kiel enkonduko de seksneŭtra homa triapersona pronomo (laŭ kelkaj kontraŭfundamenta, laŭ kelkaj nur neologismo), estus rapida solvo de tiu problemo je la pronoma parto de la lingvo, se la tuta esperantistaro akceptus ĝin.
  • En tradicia Esperanto la vorto "li" signifas homon viran. Kiam la sekso ne estas konata, oni uzas "li", simple ĉar virojn en la tempo de Zamenhof oni taksis pli fundamentaj (bazaj) homoj ol virinojn. Doni al la pronomo "li" seksneŭtran signifon (ne nepre uzon) estus ja reformo, sed reformo responda al la evoluo de la homa sociaro.
  • Zamenhof vivis en tempo, kiam la plej multaj metioj estis faritaj nur de viroj. Ekz.: minekspluato, konstruado, arkitekturo, gisado, muldado, forĝo, arbohakado ktp. La lingvo spegulas la malsimetrian strukturon de la tiama socio, sed la ŝanĝita situacio en la moderna mondo postulas ĝian adapton.

Kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

(Argumentoj ĉi tie estu faktoj kaj ne asertoj!)

  • La tradicia uzo sekvas la uzon de la plej multaj pioniroj kaj esperantaj verkistoj.
  • Ŝli, ri, gi, hi estas kontraŭfundamentaj, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj menciitaj en la Fundamenta Gramatiko. Por la enkonduko de tiaj pronomoj ne sufiĉas la lingvouzo; nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin.
La kialo por tiu "numerus clausus": En la Fundamento estas skribite: "La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo)". La uzo de "la" komence de la frazo indikas ke temas pri ĉiuj personaj pronomoj, do ke ne eblas aldoni novajn.
Kelkaj argumentas por la "numerus clausus" jene:
Nur tiuj radikoj, kiuj en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj aperas kiel "nudaj radikoj" (sen streketo), ne bezonas finaĵon aŭ apostrofon. Novaj pronomoj nepre devus esti nudaj radikoj; el tio jam sekvas, ke enkonduki ilin per privata propono ne estas permesate. Nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
La Fundamento tamen ne mencias iun ajn regulon, kiu asertas tian diferencon inter nudaj radikoj kaj finaĵ-bezonaj radikoj kiam oni enkondukas novajn vortojn.
  • La tradiciaj formoj estis sufiĉe klaraj ĝis nun
  • Esperantistoj tro multas, tial reformo bezonas longan tempon.
  • Aliaj planlingvoj, kiel Ido ja havas seksneŭtran pronomon, sed oni ne observas progreson en nombro de iliaj anaroj pro tio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]