Seksneŭtrala homa triapersona pronomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo traktas proponojn por Esperanto koncerne solvojn pri seksneŭtrala homa triapersona ununombra pronomo.

La Fundamento de Esperanto prezentas kvar triapersonajn pronomojn: tri ununombraj li, ŝi kaj ĝi kaj unu multenombra ili. Ekde la frua epoko de Esperanto stariĝis demandoj[1] pri la uzinda ununombra pronomo por paroli seksneŭtrale pri homo: ĉu li laŭ la modelo de pluraj eŭropaj lingvoj, ĉu ĝi. Tiam la uzo de li ĝeneraliĝis.

Ekde la 1970-aj kaj ĉefe de la 2010-aj jaroj, tiu duobla uzo de li estas pli kaj pli taksata de Esperanto-parolantoj kiel maljusta, malĝentila aŭ senzorga pri virinoj kaj neduumuloj. Jam de la 1970-aj jaroj, multaj uzas la formon li aŭ ŝi (aŭ variantojn) anstataŭ la tradician li ĉe parolado pri nespecifa persono. Poste aperis ceteraj proponoj, inkluzive de riismo kaj ĝiismo. Kvankam la pronomo ri iomete populariĝis ĉefe por paroli pri neduumuloj kaj la uzon de ĝi subtenas aliaj, je la fino de la 2010-aj jaroj, la plej ofta alternativo krom la tradicia uzo de li estas li aŭ ŝi. Nuntempe tiu temo plu kaŭzas diskutojn en Esperantaj rondoj.

Prezento de solvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj nunaj proponoj de seksneŭtrala pronomo
Fundamento Li aŭ ŝi Ŝliismo Hiismo Giismo Modera riismo Radikala riismo Modera ĝiismo Radikala ĝiismo
Seksneŭtrala li li aŭ ŝi ŝli li gi ri ri ĝi ĝi
Vira li li hi li li li
Ina ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi
Neduuma * * * * * ri ri
Aĵa ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi

En la historio, nek riismo nek ĝiismo proponis solvon por paroli pri neduumulo. Poste ambaŭ proponis la uzon de la pronomo ri por paroli pri nedumulo.

(*) Ri ankaŭ uzeblas por paroli pri homo kiu konsideras sin nek ina nek vira (Neduuma genro) en tiuj proponoj, kiuj ne prezentas pronomon por neduumuloj.

li[redakti | redakti fonton]

Kvankam ŝi indikas ekskluzive femalon, li tamen povas indiki jen masklon jen homon.[2] Ĉi tiu solvo estas daŭro de la tradicia uzo.

li aŭ ŝi[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ li sole, ĉi tiu propono oferas opcion inter la du. Tio ĉi estas la propono kiun preferas multaj iĉistoj.

li/ŝi / li-ŝi[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj proponoj, precipe por uzo en skriba formo, montras ambaŭ formojn sen konfuzigi la sencon de la frazo.

ŝ/li / ŝli[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu propono, uzebla en kaj skriba kaj parola formoj, prezentas ambaŭ seksojn en iu kombinaĵo kunfandita, kaj tial povas esti kvazaŭfacile komprenita de homo, kiu antaŭe ne aŭdis ĝin.

ri[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo riismo.

Ĉi tiu propono fariĝis iom populara, precipe inter neduumuloj. Ekde Aprilo 2019 PMEG (do fakte Bertilo Wennergren) ne plu malrekomendas la uzadon de ri, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn, kiel ri estas efektive uzata.[3]

gi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, gi plendas.

Alternativa propono, elektita ĉar gi aspektas kiel ĝi, sed ne estas ĝi. Gi tamen estas uzata malpli ol ri kaj ŝli. Ankaŭ gi laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro kredo ke nur la pronomoj uzataj en la Fundamento rajtas ekzisti. Oni asertas, ke "gi" estas pli facile elparolebla por parolantoj de multaj aziaj lingvoj ol "ri" ĉar ili ofte ne distingas inter "l" kaj "r". Tamen lernante Esperanton, parolantoj de tiuj lingvoj ĉiuokaze devas lerni distingi inter "l" kaj "r", ĉar ekzistas multaj vortoj, kiuj nur malsamas je tiu litero (leĝo-reĝo, lipo-ripo, lano-rano, ktp).

Kaj la vorto ri mem ne helpas. Ĝi nek aspektas nek sonas kiel pronomo en ia ajn vaste konata lingvo, nek eĉ en Esperanto. Pli malbone, ĝi multe sonas kiel re-, kaj vortoj kiel rigardas, ripetas, rilegas, rimarkas, k.a. certe kreus konfuzon. Sed la solvo de ĉi tiu problemo troveblas en Esperanto mem -- konsideru: la proponita pronomo similas signife al ge- kaj estas la persona respondo al ĝi, same kiel -iĉ- similas signife al -ĉj- kaj estas la vira respondo al -in-. Sekvante la analogion, gea pronomo estu gi, ne ri. Ĉi tio forigus la konfuzon ĉirkaŭantan ri kaj reasertus la internan logikon kaj trovemon de Esperanto.[4]

Manuel Halvelik kreis la pronomon gi en 1967 en formo „arĥaisma“ egui en Arĥaika Esperanto:

gi (egui) – Persona pronomo sen seksa implico; precipe por alegorie personigita besto, spirito, Dio. - Arkaika Esperanto[5][6]

ĝi[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ĝiismo.

Ĉi tiu propono sekvas lingvan respondon: "La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi" (Ekzercaro, ekz. 16) en pli streĉitaj sencoj. Ĝiismo-sistemo ankaŭ proponas la pronomon ri por paroli pri neduumuloj. [7].

oni[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu propono la sencojn de oni kaj vastigas (individuigas) kaj restriktas (nur al la singularo).

tiu[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu propono estus restriktita al antaŭe menciita persono. Indas rimarki ke certaj lingvoj, ekzemple Latino kaj la tjurkaj, uzas demonstrativojn anstataŭ triapersonajn pronomojn.

ili[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu propono spegulas je la anglalingva singulara pronomo "they").

li apud hi[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo hiismo.

Ĉi tiun proponon uzis Projekto DLT, aplikante li laŭ ties neŭtrala senco, kaj hi laŭ ĝia maskla senco. Hi estis elektita pro etimologia harmonio kun ŝi.

Argumentoj por tiuj ideoj[redakti | redakti fonton]

  • Plej ofte "li" estas uzata por paroli pri iĉoj, do la tradicia uzado de "li" por nespecifa persono de ajna sekso kreas la impreson, ke iĉoj estas normalaj kaj inoj io escepta.
  • La uzado de "li aŭ ŝi" por nespecifa persono malinkluzivas neduumulojn, do homojn nek inajn nek iĉajn.
  • La ĉiama uzado de "li aŭ ŝi" por nespecifa persono kreas ne-ekonomian komunikad-kutimon, precipe se oni konsideras ankaŭ la uzadon de formoj kiel "liajn aŭ ŝiajn". Simpla seksneŭtrala pronomo estas pli konciza alternativo.
  • En la moderna mondo kun samaj rajtoj por inoj kaj iĉoj, pli kaj pli da homoj volas paroli pri specifa persono sen indiki la sekson, same kiel oni povas paroli pri specifa persono sen mencii la haŭtkoloron, naciecon aŭ religion de la persono. La tradicia pronomsistemo tamen devigas onin ĉiam mencii la sekson, kiam oni uzas triapersonan singularan pronomon por paroli pri specifa persono.
  • Foje oni parolas pri specifa persono, kies sekson oni povus diveni nur surbaze de la ekstera aspekto. Tamen la ekstera aspekto ofte ne estas fidinda kriterio por juĝi pri la sekso.
  • Ekzistas neduumuloj, do homoj nek inaj nek iĉaj, por kiuj do taŭgas nek "li" nek "ŝi".
  • Aparta pronomo ne aktivigas la cerbajn regionojn kiuj distingas inter viroj kaj virinoj tiel ofte kiel uzi "li aŭ ŝi".
  • Zamenhof vivis en tempo, kiam la plej multaj metioj estis faritaj nur de viroj. Ekz.: minekspluato, konstruado, arkitekturo, gisado, muldado, forĝo, arbohakado ktp. La lingvo spegulas la malsimetrian strukturon de la tiama socio, sed la ŝanĝita situacio en la moderna mondo postulas ĝian adapton.

Kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La tradicia uzo sekvas la uzon de la plej multaj pioniroj kaj Esperantaj verkistoj.
  • Ŝli, ri, gi, hi estas kontraŭfundamentaj, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj menciitaj en la Fundamenta Gramatiko. Por la enkonduko de tiaj pronomoj ne sufiĉas la lingvouzo; nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin. La foje prezentita argumento por tiu "numerus clausus":
En la Fundamento estas skribite: "La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo)". La uzo de "la" komence de la frazo indikas ke temas pri ĉiuj personaj pronomoj, do ke ne eblas aldoni novajn.
Tamen la pola kaj rusa ne havas difinitan artikolon kaj en tiuj versioj de la Fundamento ne estas uzata iu ajn alternativa maniero por precizigi ekskluzivecon (ekz. la pola jedyny "nura"), do tiu logiko estas tre dubinda. Ja ne mankas al tiuj lingvoj manieroj indiki ke la pronomoj estas fermita klaso. Eĉ la franca, angla kaj germana havas precizajn vortojn, kiuj signifas "nura," kiujn Zamenhof povis uzi por diri tion anstataŭ ambigue kvazaŭ-implici ĝin. Kaj cetere jam ekzistas pronomo ekster tiu klaso, ci, kiu enkondukiĝis poste en la Fundamento.
Kelkaj argumentas por la "numerus clausus" jene:
Nur tiuj radikoj, kiuj en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj aperas kiel "nudaj radikoj" (sen streketo), ne bezonas finaĵon aŭ apostrofon. Novaj pronomoj nepre devus esti nudaj radikoj; el tio jam sekvas, ke enkonduki ilin per privata propono ne estas permesate. Nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
La Fundamento tamen ne mencias iun ajn regulon, kiu asertas tian diferencon inter nudaj radikoj kaj finaĵ-bezonaj radikoj kiam oni enkondukas novajn vortojn.
  • Kelkaj homoj opinias, ke la tradiciaj formoj estis sufiĉe klaraj ĝis nun kaj ke eblas daŭre uzi ilin.
  • Esperantistoj tro multas, tial reformo bezonas longan tempon. Tamen la historio de Esperanto montras ke ŝanĝoj eblas, ekzemple la uzo de la formo -io- anstataŭ -uj- por landonomoj.

La Akademio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 16-an de marto 2021 la Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Plue, la Akademio komunikis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Angla lingvo[redakti | redakti fonton]

En la angla lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj he (li), she (ŝi), it (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo they (ili). En kazo kiam oni parolas pri unu homo de nekonata aŭ neduuma sekso, oni povas uzi pronomon they.[8][9] Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel he or she (li aŭ ŝi) aŭ he/she (li/ŝi), she/he (ŝi/li) aŭ s/he (ŝ/li).

La uzo de pronomo they estas kritikata pro ĝia nekongrueco kun gramatika nombro kiam ĝi estas kiel plurala pronomo uzata en singulara senco.[10] Aperis jam multaj proponoj pri seksneŭtrala triapersona pronomo, sed laŭ la stato en 2015 neniu el ili eniris en vasta kaj ĝenerala lingvouzo. Krome notindas ke simila disvastigo de senco de plurala pronomo al singularo jam okazis en kazo de pronomo you (vi), kiu kiel origine plurala duapersona pronomo anstataŭigis singularan duapersonan pronomon thou (ci).[9]

Ĉina lingvo[redakti | redakti fonton]

En la mandarena ĉina ekzistas nur unu triapersona pronomo, prononcata kiel . Tiu pronomo tamen havas diversajn skribajn formojn, ne nur por sekso sed ankaŭ por diaĵoj, bestoj, ktp.

Sveda lingvo[redakti | redakti fonton]

En la sveda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto du singularaj triapersonaj pronomoj por personoj: han (li), hon (ŝi), krome por nepersonoj: dendet (ĝi), kaj unu plurala triapersona pronomo de (ili). La nove proponita seksneŭtrala pronomo hen por personoj rapide iĝis populara en la 21-a jarcento kaj estas uzata simile kiel ri en Esperanto.

Finna lingvo[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo ekzistas du singularaj triapersonaj pronomoj hän (li, ŝi), se (ĝi) kaj du pluralaj triapersonaj pronomoj he (homa "ili") kaj ne (nehoma "ili").

Hungara lingvo[redakti | redakti fonton]

En la hungara lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo ő (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.

Ido[redakti | redakti fonton]

Ido havas kvar singularajn triapersonajn pronomojn il(u) (li), el(u) (ŝi), ol(u) (ĝi), lu (ĝi, li, ŝi) kaj kvar pluralajn triapersonajn pronomojn ili (vira "ili"), eli (ina "ili"), oli (plurala "ĝi") kaj li (ili).[11]

Kotava lingvo[redakti | redakti fonton]

En la kotava lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo in (li, ŝi, ĝi).

Lingua Franca Nova[redakti | redakti fonton]

Lingua Franca Nova havas du triapersonajn singularajn pronomojn - el (li, ŝi) kaj lo (ĝi).[12]

Loĵbano[redakti | redakti fonton]

Loĵbano ne havas kategorion de pronomoj. Ĝian rolon reprezentas en Loĵbano aro de vortoj nomata kiel pro-sumti. Pro-sumti-vortoj ne havas ajnan markitecon rilate al sekso aŭ aparteneco al homaro. Pro-sumti-vortoj uzataj en la sama senco kiel triapersonaj pronomoj en Esperanto estas: ko'ha, ko'e, ko'i, ko'o, ko'u, fo'a, fo'e, fo'i, fo'o, fo'u.[13]

Nederlanda lingvo[redakti | redakti fonton]

En nederlanda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj hij (li), zij (ŝi), het (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo zij (ili). La nederlanda ne havas seksneŭtralan triapersonan pronomon. Kelkaj solvoj estas uzado de degene (tiu, ne akcentita) aŭ diegene (tiu, akcentita). Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel hij of zij (li aŭ ŝi), zij of hij (ŝi aŭ li) aŭ hij/zij (li/ŝi) aŭ zij/hij (ŝi/li).

Tokipono[redakti | redakti fonton]

En Tokipono ekzistas entute 3 pronomoj mi (unuapersona), sina (duapersona) kaj ona (triapersono). Tiuj pronomoj ne precizigas sekson aŭ gramatikan nombron.

Turka lingvo[redakti | redakti fonton]

En la turka lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomo o (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.

Volapuko[redakti | redakti fonton]

Moderna Volapuko havas tri singularajn triapersonajn pronomojn of (ŝi), om (li), on (ĝi, li, ŝi) kaj tri pluralajn triapersonajn pronomojn ofs (ina "ili"), oms (vira "ili"), ons (ili).[14]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://eduinf.waw.pl/esp/lern/librejo/0015/0011.php
  2. Reta-vortaro.de
  3. Sekcio pri ri en PMEG
  4. *(el Retarkivo 19991108205521)
  5. HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: Arcaicam Esperantom. - Bruĝo : Sonorilo, 1969. - 122 paĝoj.
  6. HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: La verda pralingvo; aldono al Fundamenta Esperanto - Versio de 2010 - 258 paĝoj. 9 MB.
  7. http://www.cyrilbrosch.net/wb/pages/esperanto/gi-parentismo.php
  8. Gender Pronouns (angle). University of Wisconsin-Milwaukee (c2015). Alirita 2015-12-05. “Grammarians in 1879, 1922, 1931, 1957, and the 1970s have accepted “they” as a singular term that could be used in place of “he” or “he or she”, though sometimes limiting it to informal constructions. Others in 1795, 1825, 1863, 1898, 1926, and 1982 argued against it for various reasons. And whatever the grammarians might argue, people have been using the singular “they” for about the last 600 years, though (as mentioned earlier) it can only be applied in certain cases.”.
  9. 9,0 9,1 Marsh, David. Sexist language: it's every man for him or herself (angle). The Guardian. Guardian News and Media (2013-10-18). Alirita 2015-12-05.
  10. Nunn, Gary. Is it time we agreed on a gender-neutral singular pronoun? (angle). The Guardian. Guardian News and Media (2015-01-30). Alirita 2015-12-05. “For those now considering commenting to suggest that there’s a perfectly fine existing neutral pronoun – “they” – remember that pronouns must match both gender and number. So in the case of single individuals, it’s grammatically inaccurate.”.
  11. KIEL KOMPRENI LA LINGVON IDON. Alirita 2015-12-05.
  12. Enkonduko en esperanto (c2014). Arkivita el la originalo je 2015-11-02. Alirita 2015-12-20.
  13. the Lojban Reference Grammar Brevity Is The Soul Of Language: Pro-sumti And Pro-bridi (angle). Alirita 2015-12-05.
  14. Volapük Grammatical Forms. Alirita 2016-08-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.