Sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La demando, ĉu ekzistas sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado, aŭ ĉu eventuale la movado eĉ povas esti nomata sekto, estas ofte levata ene de kaj ekster la Esperanto-movado.

Efektive oni povis aŭ povas foje observi kelkajn trajtojn en la movado, kiuj povas esti nomataj sektecaj:

Troa konvinkeco pri la valoro de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jam la Himno de Esperanto diras pri la esperanta lingvo (aŭ, pli verŝajne, ĝia interna ideo): „Al la mond’ eterne militanta, ĝi promesas Sanktan harmonion“. Tio donas al la movado kvazaŭ religian karakteron. Krome publikiĝis jam ĉ. la jaro 1930 poemo (laŭ modelo de la germana nacia himno) komenciĝanta per la vortoj „Nia lingvo Esperanto super ĉio en la mond’“, kiun oni atribuas - eble malprave - al Zamenhof.[1]

Personkulto[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de troa estimo al la fondinto de la movado estas kanto de Nella Boon[2], ĉirkaŭ 1910[3], kies unua strofo tekstas jene:

Himno al Zamenhof

Tre ĝoje sonu nia ĥor’,
Tre laŭte batu nia kor’,
Por nia glora Majstro!
Ekkantu ni per unu strof’
Por nia fama Zamenhof,
Admiru, laŭdu, honoru lin,
Ĝis spiro forlasos nin.

Endoktrinigo[redakti | redakti fonton]

Foje esperantistoj emfazas, ke ne sufiĉas nur instrui la lingvon kaj informi pri ĝia aplikado, sed ke tre necesas ankaŭ endoktrinigi la lernantojn. Kelkaj esperantistoj tre fervore kaj emocie pledas por Esperanto.

Tro decida kontraŭbatalo de malfavoraj informoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Foje esperantistoj akre kontraŭbatalas la publikigon de malfavoraj informoj aŭ spertoj pri Esperanto. Kiam en 1994 aperis en la svisa ĵurnalo „Neue Zürcher Zeitung“ artikolo kun la titolo „Nekrologo pri Esperanto“, la ĵurnalo publikigis mallonge poste legantleteron de esperantisto, kiu nomis la maltrafan informadon pri Esperanto "paŝo al lingvocido" kaj sekve al "genocido" komparebla al la holokaŭsto.

Malrespekto al la decido forlasi la movadon[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj foje inklinas paroli aparte laŭde pri aliaj movadanoj kaj aparte mallaŭde pri tiuj, kiuj forlasis ĝin.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Principaro de Frostavallen, "sekteca karaktero" de la Esperanto-movado montriĝas en "tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.".

La sektecaj trajtoj koncernas ĉefe la historion de Esperanto. En la pasintaj jardekoj kelkaj trajtoj (ekzemple admiro de la "Majstro", portado de steloj) malpliiĝis, kaj samtempe la movado fariĝis pli kaj pli malfermita al ĉiuspecaj diskutoj. Ekzemplo estas la tre kritikema libro "Esperanto sen mitoj" (1999, 2003) de Ziko van Dijk.

Oni povas argumenti, ke ioma sekteco helpas al la plua evoluo de la movado, ĉar en decide por-esperanta atmosfero oni povas plej facile ĉerpi energion por plia esperanta agado. Aliflanke, kiam en la ekstera mondo estiĝas bildo de la movado kiel sekto, tio povas grave malhelpi ĝian plian sukceson.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nia lingvo
  2. El la Esperanta Kantokolekto de Jan Hendrik Vink.
  3. Belga Esperantisto n027 (jan 1911)