Sekureckontrola testvalizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekureckontrola testvalizo estas valizo kun objektoj, kiuj havas ĉiujn karakterizilojn de bombo escepte de la kapablo eksplodi. Tiaj valizoj estas uzataj por testi sekurecajn kontrolojn de pakaĵoj, ekzemple ĉe flughavenoj. Se tia testvalizo sukcesas trapasi kontrolon sen esti trovita, ankaŭ vera bombo povus trapasi ĝin.

Tiaj valizoj estas produktataj de specialaj firmaoj pri sekureca ekipaĵo. Ili enhavas ekzemple jenajn objektojn, kiuj estas unuope forigeblaj kaj libere kombineblaj:

  • mekanika horloĝo
  • elektronika horloĝo
  • diversspecaj piloj
  • eksplodaĵ-kartoĉo, en kiu la dinamito estis anstataŭigita per substanco, kiu donas identan rentgenan ombron; en ekzempla valizo la kartoĉo portas slipeton kun la vorto inert (neaktiva)
  • eksplodigiloj (malaktivigitaj)
  • dratoj

La incidento de 2010-11-18 en Vindhuko[redakti | redakti fonton]

La 18-an de novembro 2010 tia valizo estis trovita en la flughaveno de Vindhuko en Namibio. Ĝi troviĝis inter la pakaĵoj destinitaj por aviadilo ironta al Munkeno (Germanio) kaj estis trovita ne per inspekto de la enhavo, sed ĉar ĝi ne havis etikedon[1][2]. Nur tiam oni rentgene inspektis la valizon kaj trovis la suspektindajn objektojn. La aviadilo estis haltigita dum pluraj horoj por inspekti ĉiujn pakaĵojn.

La 19-an de novembro malgranda usona firmao deklaris, ke la valizon ĝi produktis kaj vendis antaŭ ĉ. kvar jaroj[3]. Li insistis, ke li bone kunlaboras kun ŝtataj instancoj kaj neniam vendis ion al suspektinduloj.

La 20-an de novembro la estro de la flughavena polico de Vindhuko estis arestita. Li konfesis, ke li metis la valizon sur transportbendon[3][4].

Riskoj de testvalizoj[redakti | redakti fonton]

La incidento de Vindhuko montris, ke testvalizoj povas diversmaniere ĝeni avio-trafikon, se misuzataj:

  • Ne eblas antaŭe anonci teston, alie ĝi estus nevalida. Se la valizo estas trovita dum testo, necesas tuj kaj fidinde certigi, ke temas pri testo. Alie estos donita alarmo, kiu kaŭzas signifajn malfruojn kaj altajn kostojn.
  • Teroristoj povus uzi testvalizojn por trovi malfortaĵojn en sekurecaj proceduroj. Se la testanto estas kaptita, ja estas puno, sed malpli grava ol pro (provo de) murdo.
  • Teroristoj povus maski verajn bombojn kiel test-valizojn por konfuzi la policon (kiu tial emas kredi pri testo nur laŭ ege konvinkaj pruviloj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto de la germana televido ARD, 2010-11-19 germane
  2. Raporto de Reuters, 2010-11-19 angle
  3. 3,0 3,1 Raporto de ARD, 2010-11-20 germane
  4. Namibia police arrest airport security head, Reuters 2010-11-20 angle