Sekvenco (himno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekvenco "Lauda Sion" (Kristokorpa Festo).

En la eklezia muziko kaj literaturo de la mezepoko sekvenco estas tekstigo (tropo) de la gregoria haleluja (klasika sekvenco) aŭ lirika, himneca kanto ekestinta el tiu. La nocio sekvenco devenas de la latina vorto sequi (esperante „sekvi“), ĉar la kanto en la liturgio tuj sekvis la interkanton.

La historio de la sekvenco komencas je 850 per tekstigo de la Aleluja-finmelismoj (klasika sekvenco). Ĝis la 12-a jarcento formiĝas la rimsekvenco sendependa de la haleluja kun rimitaj kaj ritme adaptitaj versoj. Ĝi kondukas al la grandaj strofosekvencoj de la 13-a jarcento (gravaj aŭtoroj Tomaso de Celano kaj Tomaso de Akvino). Rimsekvencoj havas la strukturon de plurstrofaj, metrike ordigitaj kaj rimataj himnoj.

Sequencoj iĝis tre ŝatataj en la malfrua mezepoko. Oni konas ĉ. 5000 rimsekvencojn. La Koncilio de Trento (15451563) tamen allasis nur kvar sekvencojn en la oficiala romkatolika mesliturgio:

La Stabat Mater (je la memortago pri la doloroj de Maria, laŭplaĉe) alvenis en 1727 kiel kvina sekvenco.

La Dies irae ne plu estas uzata en la oficiala liturgio pro la imago de kolera Dio („Tago de la kolero ...“), kion montras la sekvenco, tamen estas allasata je la granda rekviemo je Memorado de la fidaj mortintoj, por ke oni povas flegi la trezoron de la eklezia muziko (M. Haydn, Mozart).