Selakto
Selakto aŭ laktosero estas verdeta, acideta likvaĵo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo. Ĝi konsistas el 94 % da akvo kaj 4–5 % da laktozo kaj enhavas preskaŭ nenian grason. Cetere ĝi entenas laktacidon, la vitaminojn B1, B2 kaj B6, kalion, kalcion, fosforon kaj aliaj oligoelementoj, sed antaŭ ĉio 0,6 ĝis 1 % da selakt-proteino. Tio estas eksplicite malpli da proteino ol en lakto, kies ĉefa proteino estas kazeino.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri selakto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Ĝi estas nek lakto, nek selakto. ”