Seleŭko la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Seleŭko la 7-a Filometoro (greke: Σέλευκος Ζ' Κυβιοσάκτης) estis reganto de Seleŭkio kiu vivis en la unua duono de la 1-a jarcento a.K. La lastaj membroj de la iama potenca seleŭka dinastio estas ĉeombraj figuroj. Ili estis lokaj dinastioj kun komplikaj familiaj rilatoj kies identecoj estas malfacile esploreblaj: multaj el ili portis la saman nomon. Seleŭko estis nekonata ĝis antaŭnelonge: per la moneroj faritaj de li kaj sia patrino, la ptolemea princino Kleopatra Selene, oni supozas ke li estis filo de la reĝo Antioko la 10-a Eŭsebio, kaj malpliaĝa filo de Antioko la 13-a Aziano. Verŝajne li "regis" dum la okupado de Sirio fare de la armena reĝo Tigrano la Granda (83-69 a.K), sed vere nur kelkaj urboj de Fenicio kaj Kilikio restis fidelaj al la seleŭkidoj dum tiu periodo.