Selektiva mutismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La mutismo estas perturbo de la komunikado. Ĝin karakterizas, ke la subjekto povas paroli nur kun iuj, aŭ kun neniu, kaj tiun okazis ne la malkapablo de la aŭdado aŭ la malkapablo de la parolo. Ofte ĝi venas kun depresio, anscieco, aŭ perturbo de la sinteno, manĝado, aŭ malestado de la purumo.

Ĝi havas du tipojn: la (s)elektiva kaj la totala. Se la mutismo estas totala, la subjekto povas nur flustri, aŭ estas plene muta. Kiu estas selektive mutista, tiu povas paroli nur kun liaj familianoj, kaj amikoj, se aliaj ne aŭdas lian parolon.

Iuj malsanuloj povas flustri ekzemple al la instruistoj, aliaj uzas signojn kaj aliajn metodojn por komuniki. Se ili estas devigitaj paroli, ili povas komuniki pli kaj pli malfacile.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas esti rekonita per la helpo de la gepatroj kaj la instruistoj, aŭ per la inspektado kaj korpa kaj neurologia ekzameno de la infano.

Laŭ ICD-10:

  • La selektivo de la parolo: la infano parolas en iuj socialaj situoj flue, alie li ne povas paroli.
  • Tiuj situoj estas konstantaj
  • La subjekto ofte komunikas senparole
  • Laŭaĝa lingva matureco
  • La perturbo ekis pli frue ol unu monato

Laŭ DSM IV:

  • En iuj situoj estas la parolo malebla, en aliaj situoj ebla
  • La plenumado malkreskis, aŭ la sociala vivo estas perturbita
  • La perturbo ekis pli frue ol unu monato, kaj ekzistas ankaŭ post la unu monato de la komenco de la lerneja instruado
  • Ne la lingvaj mankoj okazis la perturbon

La DSM klarigas ankaŭ ĝiajn aliajn simptomojn kaj akompanajn perturbojn, kiel la timecon, la obsesivan-kompulsivan malsanon, la hospitaladon, la inteligentan malkapablon, kaj la ekstremajn psziĥosocialajn faktorojn.[1]

La mutismo devas esti diferencigita de la aliaj malsanoj, kiuj ankaŭ okazas longan silentadon, aŭ de la vola silentado. La neparolo povas havi aliajn kaŭzojn, ekzemple lingvaj mankoj, aliaj parolmalkapabloj, funebro, aŭtismo, skizofrenio, kaj aliaj psikaj perturboj.

Ofteco[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rara malsano, el 10000 lerneja kaj infanĝardena infanoj estas 2-5 mutistaj. (Goodman/Scott 1997) Ilia plimulto estas knabino. La sondaĵoj trovis ratojn ekde 1,6:1 al (Steinhausen&Juzi 1996) 2,6:1 (Dummit et al. 1997). Oni uzis malgrandajn grupojn por tiuj sondoj, tiel la sondaĵoj estas malcertaj. Unu granda sondo trovis 7,1 mutiston el 1000 infanoj (Bergman et al., 2002, Los Angeles). Alia sondo en Israelo ankaŭ trovis tiun raton. (Elizur & Perednik, 2003)

Kurth kaj Schweigert (1972) diferencigis la fruan (aĝo 3-4 jara) kaj la malfruan, lernejan mutismon (aĝo 5-7 jara).

Akompanaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La 97% de la mutistoj ankaŭ estas sociala fobia, kiu manifestas en anscieco kaj evita konduto.[2]

Aliaj akompanaj perturboj:

  • perturbo de la sociala vivo
  • fobioj
  • aliaj ansciencaj perturboj
  • depresio
  • adaptaj perturboj
  • perturboj de la manĝado kaj de la dormado[3]

Kauzoj[redakti | redakti fonton]

La nomo elektiva mutismo sugestas, ke la malsanuloj elektas la situojn, en kiuj li parolas. Por eviti tion falsan kredon estis la nomo selektiva mutismo enkondukita. Laŭ la antaŭjuĝo ili silentas obstine. Kvankam ili spitas malpli, ol samaĝaj infanoj.[4]

Ne ĉiam estas traumo, neglekto aŭ violento en la vivhistorio de la mutistoj; tiuj kauzas totalan mutismon subite, sed la plimulto de la mutistoj estas selektive mutista.

La 20-30% de la selektive mutistaj infanoj havas aliajn perturbojn de la parolo. La bilingvuloj faras alian grandan grupon de la mutistoj. Tiuj aldonas malcerton iujn situojn, en kiuj la infano paroli devus, kaj tiu blokigas la parolkapablon de la tima infano.

Iuj mutistoj havas problemojn kun la integrado de la sensoj, kiu okazas, ke iuj sensacoj restas neinterpretitaj. La infano reagas al tiu per maltrankvileco kaj aliaj psikaj simptomoj, ekzemple per la elŝaltado de la parolkapablo.

Pleje la mutistoj estas genetike maltrankvila. Laŭ la teorioj ilia timeco estas kauzita de la impresiĝemeco de la amidalo. Tiu parto de la cerbo decidas pri minacoj kaj la reakcioj al ili.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La muteco en iuj situoj aŭ ligita al iuj personoj faras la rilatojn malcertajn, kaj la novajn rilatojn pli malfacile konstruebla. La partneroj povis misinterpreti la silenton kiel volontan, kiu okazas trompiĝon kaj koleron. Se la mutistoj estas devigitaj paroli, povas ili komuniki pli kaj pli malfacile.

La scio de la mutistaj lernantoj kaj studentoj ne estas mezurebla per kutimaj metodoj.

La mutismo estas tutpersona, kaj tiel influas la memsciadon kaj la identecon. La sociala fobio estas kutima. La gepatroj ofte ne vidas la grandecon de la problemo, kaj opiniias, ke ilia infano estas timema.

Korigado[redakti | redakti fonton]

Por eviti mutismon multe helpas la nova medio, kaj ofte ĝi sanigas post la komenco de la mezlerneja instruado. La mutistoj ne povas solvi mem ilia problemo; sen terapio el la mutista infano kreskas mutista adolto kun angoro kaj emo de depressio. La mutistaj adoleskoj kaj adoltoj komence estas kuracitaj je angoro kaj depresio.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

La terapio de la mutismo estas longa kaj malfacila. Ĝi bezonas ankaŭ logopediiston kaj psiĥologiston. La konduto-, la parol- kaj la psiĥika terapio estas paralelaj, kaj kunaj. (Hartmann: Systemische Mutismus-Therapie SYMUT (2004, 2006) pri la kuna konduto- kaj parolterapio) (Katz-Bernstein (2005, 2007) pri la kuna konduto- kaj psiĥika terapio). La infano devus komenci kun la komunikado, sed li ne povas pro la timoj. Oni akaŭ uzas psiĥoanalison.

La celo de la psiĥoterapio estas la redukado de la kauzoj, evolvado de la personeco, kaj helpi kontrau la komunikaciaj perturboj.

Oni envolvas ankaŭ la gepatrojn, analizas la komunikan stilon de la familio helpe de la videoteĥniko, kaj serĉas la kausojn de la mutismo, kiujn ili devas ekstermi. La mutisto kutimas prie al aliaj komunikmetodoj. La aliaj membroj de la grupo probas ŝatigi la mutiston al la lingvo kaj la parolo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universität München: Störungslehreseminar in der Klinischen Psychologie
  2. Resch et al. (1999): Entwicklungspsychopathologie des Kindes- und Jugendalters - Ein Lehrbuch, PVU, Weinheim
  3. Leitlinien der Deutschen Gesellschaft für Kinder- und Jugendpsychiatrie und -psychotherapie: Elektiver Mutismus (F94.0)
  4. Sharp, William G. Selective Mutism and Anxiety: A Review of the Current Conceptualization of the Disorder
  • Boris Hartmann, Michael Lange: Ratgeber: Mutismus im Kindes-, Jugend- und Erwachsenenalter. 4. Auflage. Schulz-Kirchner Verlag, 2007, ISBN 978-3-8248-0506-8.
  • Nitza Katz-Bernstein (Hrsg.): Mut zum Sprechen finden - Therapeutische Wege bei selektiv mutistischen Kindern. 1. Auflage. Reinhardt Verlag, 2007, ISBN 978-3-497-01894-9.
  • Nitza Katz-Bernstein: Selektiver Mutismus bei Kindern. Erscheinungsbilder, Diagnostik, Therapie. 2. Auflage. Reinhardt Verlag, 2007, ISBN 978-3-497-01754-6.
  • Boris Hartmann (Hrsg.): Gesichter des Schweigens. Die Systemische Mutismus Therapie/SYMUT als Therapiealternative. 2. Auflage. Schulz-Kirchner Verlag, 2008, ISBN 978-3-8248-0336-1.
  • Reiner Bahr: Schweigende Kinder verstehen. 4. Auflage. Universitätsverlag Winter, 2006, ISBN 978-3-8253-8331-2.
  • Otto Dobslaff: Mutismus in der Schule. 1. Auflage. Wissenschaftsverlag Spiess, 2005, ISBN 978-3-89776-008-0.
  • Reiner Bahr: Wenn Kinder schweigen. Redehemmungen verstehen und behandeln. 4. Auflage. Walter Verlag, 2007, ISBN 978-3-491-40135-8.
  • Boris Hartmann: Mutismus. Zur Theorie und Kasuistik des totalen und elektiven Mutismus. 5. Auflage. Wissenschaftsverlag Spiess, 2007, ISBN 978-3-89166-196-3.
  • E. Kurth, K. Schweigert: Ursachen und Entwicklungsverläufe des Mutismus bei Kindern. In: Psychiatrie, Neurologie und medizinische Psychologie. 24, 1972, ISSN 0033-2739 [archív], S. 741–749.
  • Pri la terapio de la mutismo
  • La prezo de la silento
  • Oftaj demandoj pri la selektiva mutismo