Selena
| Ĉi tiu artikolo temas pri la kantistino. Se vi serĉas informojn pri la filmo pri Selena, vidu la paĝon Selena (filmo). |
| Selena | |
|---|---|
| Naskonomo | Selena Quintanilla |
| Alie nomata | The queen of tejano music. |
| Naskiĝo | 16-a de aprilo 1971 |
| Deveno | |
| Morto | 31-a de marto 1995 |
| Ĝenroj | Teĥana muziko, Latina popmuziko, Popmuziko |
| Instrumentoj | voĉa muziko |
| Aktivaj jaroj | 1984 – 1995 |
| Eldoninto | EMI, Capitol |
| Parencaj temoj |
Selena y Los Dinos, A.B. Quintanilla, Chris Perez, Jennifer Lopez |
| TTT | www.q-productions.com |
Selena Quintanilla Pérez plej konata kiel Selena, estis usona-meksika kantistino, agnoskata en la tempo de sia morto kiel reĝino de teĥana muziko. Selena naskiĝis kiel plej juna infano de meksika almigrinta paro kaj la unua albumo estis eldonita en ŝia aĝo de dekdu jaroj. En la teĥana muziko en la jaro 1987 estis al ŝi donita prezo de kantistino de jaro. Tiu ĉi prezo alportis al ŝi kontrakton kun EMI. Komence de la 90-aj jaroj en hispane parolantaj landoj, ekzemple en Meksiko, ŝi fariĝis stelo kun albumoj, kiel Selena Live!. En la jaro 1993 ŝi gajnis kun tiu ĉi albumo premion de Grammy kiel plej bona meksika-usona albumo. La kanto Amor Prohibido en la jaro 1994 tenis ŝin inter kvar plej bonaj hispanaj furorkantoj.
Murdo, krimita fare de Yolanda Saldívar, donis al ŝi legendan postenon en Usono kaj en Meksiko. La 12-an de aprilo 1995, du semajnoj post ŝia morto, George W. Bush tiam guberniestro de Teksaso, proklamis ŝian naskiĝtagon kiel Tagon de Teksaso de Selena. En la jaro 1997 estis filmita filmo, en kiu la vivon de Selena korpigas Jennifer Lopez. Selena estas samtempe rememorigata de muzeo kaj per bronza statuo en viva grandeco, Mirador de la Flor en Corpus Christi, kiu estas ĉiusemajne vizitata de centoj da ŝatantoj.
Enhavo |
[redakti] Komencoj de kariero
Selena Quintanilla naskiĝis en Lake Jackson en Teksaso kiel plej juna infano de Abraham Quintanilla, la oficisto en eksporta sekcio kaj la eksa kantisto kaj Marcela Quintanilla. Ambaŭ estis meksikaj almigrintoj. Ŝi komencis kanti en sia sesa jaro kaj kiam ŝi estis la naŭjara, ŝia patro fondis muzikan grupon Selena y Los Dinos, en kies frunto ŝi staris. La grupo dekomence ludis en familia restoracio “Papagallos” de Quintanilla-oj, sed la restoracio bankrotis baldaŭ post la fondo de grupo. La familio bankrotis kaj estis devigita forlasi sian hejmon. Ili prenis tutan muzikan ekipon kaj malnovan aŭtobuson kaj la familio translokiĝis en Corpus Christi en Teksaso. Tie ili ludis dum ĉiu okazo - en strat-anguloj, dum geedziĝoj, quinceañeras kaj foiroj.
Tiu ĉi klopodo pri popularigo de iulia nomo sukcesis en la jaro 1984, kiam Selena en sia dekdua jaro surdiskigis la unuan albumon en loka gramofona firmao. Sed la albumo ne estis vendata en vendejoj kaj ŝia patro aĉetis ĉiujn originalojn. La albumo estis pli poste permesita en la jaro 1995 sub titolo Mis Primeras Grabaciones.
Selena estis konsiderata kiel inteligenta studentino - kiam ŝi estis en lernejo. Kiel ŝi fariĝis pli populara, la vojaĝpostiloj kaj planoj de prezentiĝoj komencis miksiĝi en ŝian edukadon. La patro reprenis ŝin el la lernejo plene, kiam ŝi vizitis la okan gradon. Malgraŭ tio ŝi akiris en sia deksepa jaro diplomon de meza lernejo - usona lernejo de koreksponadado en Chicago kaj ŝi estis akceptita en ŝtatan universitaton en Louisiana. En la jaro 1986 Selena eldonis sian duan albumon Alpha. En la jaro 1986 malkovris ŝin du gravaj personecoj en la teĥana muzika industrio: Rick Trevi, la fondinto de la muzika prezo Tejano, kaj Johnny Canales, konferenciero de populara estrado en la hispana, en kiu Selena prezentiĝis jam kiam ŝi estis la dekdujara.
[redakti] Sukcesoj
Ĉe Tejano muziko Awards en la jaro 1987 Selena transprenis prezon de Kantistino de la jaro (tiu ĉi "regado" en Awards daŭris pluajn sep jarojn). En la jaro 1988 Selena eldonis du albumojn, Preciosa kaj Dulce Amor. En la jaro 1989 Jose Behar, la gvidanta personeco de Sony Latin Music division, subskribis anstataŭ Selena kontrakton kun Capitol/EMI - surdiskiga kompanio sub la nomo Behar. Behar pli poste proklamis, ke tiun ĉi kontrakton li subskribis anstataŭ Selena, ĉar li pensis, ke li havas la venontan Gloria Estefan. Selena ankaŭ subskribis kontrakton kun Koka-kolao kaj per tio ŝi fariĝis unu el iliaj parolistoj por tiu ĉi jaro kaj ŝia koncertoj altiris milojn da homojn.
En la jaro 1988 Selena renkontiĝis kun gitaristo Chris Perez, kiu havis propran bandon. La familio de Quintanilla-oj luigis lin kiel gitariston en la grupon en la jaro 1990 kaj Selena kun Chris baldaŭ enamiĝis unu la alian. La patro unue ne aprobis la rilaton inter Perez kaj Selena, kaj elĵetis lin el la grupo. Iom post iom li akceptis la rilaton kaj li diris al Selena, ke Perez povas reveni nur se ili geedziĝos kaj translokiĝos proksime de la familia domo. Selena akceptis tion kaj la 2-an de aprilo 1992 ŝi edziniĝis al Perez en regiono Nuences en Teksaso. Quintanilla aldonis la familian nomon Perez al ŝia propra.
En la jaro 1990 Selena eldonis pluan albumon, Ven Conmigo, kunmetita de ŝia ĉefa komponisto kaj frato Abraham Quintanilla III. En la sama tempo registrita sanitara flegistino kaj ŝatanto Yolanda Saldívar proponas al la patro de Selena ideon pri ekstarto de ŝatanto-klubo. Ŝia deziro estis plenumita kaj tiel ŝi fariĝis prezidantino de la klubo kaj meneĝerino de ŝiaj butikoj. Saldívar fariĝis proksima amikino de la familio de Quintanilla-oj, sed pli poste ŝi perfidis tiun ĉi amikecon. Plua albumo de furorkanto, Entre Mi Mundo, estis aktivigita en la jaro 1992 kaj ĝi atingis oran postenon. la kantoj de tiu ĉi albumo, kiel ekzemple Como La Flor, helpis fari stelon el Selena. Ŝia albumo Live! (1993) gajnis por ŝi prezon de Grammy kiel Plej bona meksika-usona faro.
En la jaro 1994 Selena eldonis pluan albumon, kiu gajnis pluan prezon de Grammy por meksika-usona albumo de la jaro. Selena ankaŭ komencis proponi kaj produkti propran linion de vestoj por la jaro 1994. Ŝi malfermis du butikojn nomitaj Selena Inc., unu el Corpus Christi kaj plua en San Antonio. Ŝi ekipis ĉiun kun propra loĝigo kaj kosmetika salono. La hispana komerca ĵurnalo skribis, ke la kantistino profitis pli ol kvin milionoj da dolaroj el tiuj ĉi butikoj. Ĝi elektis ŝin kiel unu el dudek plej riĉaj hispanaj artistoj en la mondo, kaj teĥananino numero unu. Selena estis indikata apud Erik Estrada en la Latina sapa opero Dos Mujeres. Kiam ŝi aperis en programero, ŝi prezo suprenflugis. Ŝi estis petita, por ke ŝi ŝanĝu sian aspekton, sed ŝi rifuzis tion pro diferenceco de la planoj.
Dume Selena kun sia bando daŭrigis en akceptado de honoroj; la reklama kompanio Premio Lo Nuestro donis al ili sume ses prestiĝajn aprezojn ensumiganta aprezon de La plej bona latina artisto kaj kanto de la jaro “Como La Flor”, kaj Koka-Kolao fabrikis memorigan botelon omaĝe de ilia kvinjara kunlaborado. Ankaŭ ŝia dueto kun Barrio Boys, “Dondequiera Que Estes”, celis al suproj de anketoj de ŝatateco de la latina kreado. Tio ekigis Selenon vojaĝi ĝis Novjorko, Argentino, Puerto-Riko kaj Meza Ameriko, kie estis je ŝi kreskantaj postuloj. Ankaŭ dueto kun Salvadorian, kantisto Alvaro Torres, “Buenos Amigos”, estis furorkanto.
Dume en la jaro 1994 Selena senĉese daŭrigis en la vojaĝado, kio signifis tian komercan sukceson en Meksiko, ke ĝi estis kvarfoje la latina furorkanto numero unu. Senpere ĝi postsekvis albumon “Mi Tierra” de Gloria Estefan, punkto numero unu el la furorparadoj. Amor Prohibido estis vendita pli ol 400.000 da kopiaĵoj nur de marto de 1995 kaj ĝi atingis per tio oran postenon. En tiu ĉi momento Quintanilla disvolvis planojn surdiskigi la albumon en la angla. Komencis preparoj de tiu ĉi albumo kaj Selena intertempe daŭrigis en la vojaĝo kun albumo Amor Prohibido.
En la jaro 1995 Selena korpigis figuron por portreto en romantika komedio Don Juan DeMarco, kie rolis Marlon Brando, Johnny Depp kaj Faye Dunaway. Ŝi aperis en fono malantaŭ kantisto dum la unua sceno. Ankaŭ en februaro Selena aranĝis koncerton en Houston Livestock Show kaj Rodeo en Houston Astrodome, kiu ekinteresis pli ol 60.000 da ŝatantoj, kaj tio estis pli ol havis tiaj steloj kiel estas George Strait, Vince Gill kaj Reba Mcintire. Nerigardante la plenan horaron Selena daŭrigis en vizitadoj de lokaj lernejoj kaj ŝi parolis kun studentoj pri graveco de klereco. Ŝi dediĉis la tempon al civitanaj organizaĵoj kiel D.A.R.E. kaj ŝi planis fondusan koncerton. Tiuj ĉi sociaj demonstroj profitis el loalajeco de ŝia kaj de ŝiaj senĉesaj ŝatantoj. La angle kantata albumo de Selena estis preparita somere de 1995. Pro la timo, por ke ŝiaj meksikaj ŝatantoj ne pensu, ke ŝi forturniĝis de ili, ŝi surdiskigis tiun ĉi novan albumon ankaŭ en la teĥana lingvo. Intertempe ŝi ankaŭ planis malfermon de pli ol du butikoj, inkluzive de unu en Monterrey en Meksiko.
[redakti] Morto
En la jaro 1995 la familio de Quintanilla malkovris, ke Yolanda Saldívar, la prezidantinto de la ŝatanto-klubo de Selena kaj meneĝerino de ŝiaj butikoj, ŝtelis monon al butikoj, kaj komune ili decidiĝis fini kun ŝi la kunlaboradon. Baldaŭ post tio Selena konsentis, ke ŝi renkontiĝos kun Saldívar en Days hotelo en Corpus Christi en Teksaso matene la 31-an de marto 1995, por ke ŝi akiru dokumentojn kiel bazon por impostoj. Ŝi postulis ĉe la motelo la mankantajn financajn dokumentojn. Saldívar malfruigis la transdonon pro tio, ke ŝi proklamis, ke ŝi estis seksatencita en Meksiko. La kantistino forveturis Saldívar-on en lokan malsanulejon, kie kuracistoj trovis nenian pruvon pri la seksatenco. La virinoj revenis al motelo, kie Selena denove postulis la mankantajn financajn dokumentojn.
Tie la kverelo daŭrigis pro defraŭdo kaj Saldívar elprenis armilon el sia retikulo. Unue ŝi ekcelis per ĝi al sia propra frunto, poste al la frunto de Selena. Kiel la kantistino estis foriranta el la ĉambro, Saldívar pafis ŝin en la dorson. Selena kuris en meneĝeran kancelarion en ĉambrego por helpo kun Saldívar malantaŭ la dorso, kiu nomis Selenon "ĉiesulino"! Falonte sur plankon ŝi markis Saldívar-on kiel atakinton kaj la ĉambron, kie ŝi estis pafita. Ambulanco kaj polico venis al la loko kaj akompanis Selenon en la hospitalon, kie ŝi mortis pro perdo de sango je la 1-a horo kaj 5 minutoj nokte, en la aĝo 23 jaroj. Dek ses tagoj antaŭ ŝia 24-a naskiĝtago. La armilo, kiu mortigis Selenon, estis pli poste neniigita kaj ties restaĵoj ĵetitaj en Corpus Christi Bay.
La morto de Selena ŝokis kaj malĝojigis la latinanojn kaj la nelatinanojn transverse tra Usono. La ĉefaj stacioj interrompis sian regulan informon; Tom Brokaw montris Selenon kiel "Meksikan Madonnon". Sur multaj lokoj oni adoris la memoron de kantistino kaj radiostacioj en Teksaso ludis ŝian muzikon seninterrompe. Ŝia sepulto altiris proksimume 60.000 funebrantojn, multe da ili venis el eksterlando. Inter personecoj, kiuj tuj anonciĝis kun kondolenco ĉe Quintanilla-oj, estis Gloria Estefan, Julio Iglesias kaj Madonna. Ĵurnalo People eldonis memorigon omaĝe al Selena. Kelke da tagoj post tio Howard Stern ŝercis dum la sepulto per tio, ke ŝerce li agis en la funebrantojn farante notojn al ŝia muziko inkluzive de "tiu ĉi muziko absolute nenion signifas por mi. Alvin kaj Chipmunks havas pli animon kaj la hispanoj havas la plej malbonan stilon en la muziko. Ili havas nenian profundecon". Tiuj ĉi notoj ekfuriozigis la tutan hispanan komunumon en la tuta Teksaso.
Du semajnoj post ŝia morto George W. Bush, la pli posta guberniestro de Teksaso, proklamis la 16-an de aprilo kiel "Selena Day" en Teksaso. Bush proklamis en tiu ĉi tago:
Ĉisomere Dreaming of You, la albumo de Selena, la kombino de hispanaj kantoj kaj kelke da anglaj lingvaj periodoj, debutis kiel numero unu sur Elmontra tabulo de muzika furorparado en Usono. Ĝi faris el ŝi la hispanan kantistinon numero unu kaj dua plej supera debutantino en la historio post Michael Jackson. Al la tago de eldono de tiu ĉi albumo oni vendis pli ol 175.000 kopiaĵoj de surdiskigo de tiu ĉi popmuzika kantistino kaj dum la unua jaro oni vendis du milionoj da kopiaĵoj. Tiaj kantoj kiel “I Could Fall In Love” kaj “Dreaming Of You” estis tre ludataj en la ĉefaj usonaj radiostacioj kaj duanfojon ili atingis la 25-an lokigon en furorparadoj Hot 100. Ĝis nun, oni vendis “Dreaming Of You” proksimume kvar milionoj en Usono.
En oktobro de 1995 ĵurio en Houston kondamnis Saldívar-on pro la murdo de la unua grado kaj ĝi sendis ŝin al ĝisviva restado en malliberejo kun ebleco de tralaso post 30 jaroj.
[redakti] Diskaro
[redakti] Fruaj eldonoj
| Jaro | Albumo |
|---|---|
| 1984 | Mis Primeras Grabaciones |
| 1985 | The New Girl in Town |
| 1986 | Alpha |
| 1987 | And the Winner Is... |
| 1988 | Preciosa |
| 1988 | Dulce Amor |
[redakti] EMI Music eldonoj
| Jaro | Re-eldono | Albumo |
|---|---|---|
| 1989 | 2002 | Selena |
| 1990 | 2002 | Ven Conmigo |
| 1990 | 2002 | Mis Primeros Éxitos |
| 1992 | 2002 | Entre a Mi Mundo |
| 1993 | 2002 | Selena Live! |
| 1994 | 2002 | Amor Prohibido |
[redakti] Postmortaj eldonoj
| Jaro | Albumo |
|---|---|
| 1995 | Dreaming of You |
| 1996 | Siempre Selena |
| 1999 | All My Hits Vol.1 |
| 2002 | Ones (CD/DVD) |
| 2003 | Greatest Hits (CD/DVD) |
| 2004 | Momentos Intimos |
| 2005 | Selena ¡VIVE! |