Selenicereus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Selenicereus
solenicero,  Selenicereus pteranthus
solenicero, Selenicereus pteranthus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kaktaloj Cactales
Familio: Kaktacojj Cactaceae
Subfamilio: '
Genro: Solenicereo Solenicereus
(A.Berger) Britton & Rose
Specioj

Inter 100 kaj 150

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Selenicereus estas genro el la familio de kaktacoj (Cactaceae). La nomo venas de Selene, la luna diino en la helena mitologio. La nomo rlatas al la floro, kiu nur malfermiĝas nokte. Kelka specioj havas la nomon „reĝino de la nokto“ pro iliaj grandegaj kaj nokte malfermaj floroj. Tio validas speciale por Selenicereus grandiflorus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Selenicereoj havas mallarĝajn kaj sukulentajn ŝosojn. Ili estas ŝosukulentaj arbustoj. Ili kreskas surtere kaj surgrimpas arbojn. Kelkaj parte aŭ tute pendas estante epifitoj . La plej multaj ĝis 2,5 cm dikajbŝosoj, kiuj longas ĝis 10 m havas kelkajn ripojn. Kelkaj ŝosoj estas apenaŭ eĝaj, flugilhavaj kaj folisimilaj. Ili havas platikladiojn.

Ili havas glatan randon kaj kreskas grimpante strete al la suscepto, ekzemple (Selenicereus testudo) aŭ ili havas frondan strukturon , ekzemple (Selenicereus chrysocardium). Ofte la ŝosoj havas aerradikojn, , kiuj transformiĝas post grundkontakto al veraj radikoj. La sur ripoj starantaj areoloj nur portas malmultajn, kurtajn kaj fajnajn dornoj, malofte ankaŭ efimerajn harojn.

La unuopaj el la areoloj aperantaj floroj bezonas polenadon de birdoj. Ili falfermiĝas nokte nur dum kelkaj horoj ("Reĝino de la nokto"), kelktempe ankaŭ dum kelkaj sinsekvaj noktoj. La floroj havas diametron de 30 cm kaj odoras agrable. Ovarioj kaj la flortubo havas ekstere kurtajn dornojn kaj malofte ankaŭ harojn. La eksteraj petaloj estas ruĝecaj ĝis brunecaj, la internaj estas blankaj ĝis helflavaj . la multnombraj stamenoj staras en du grupoj, la pistilo estas longa, dika kaj ofte kava. Post la fekundiĝo kreskas grandaj fruktoj.Ofte ili estas ruĝaj kaj kelktempe flavaj. Ili enhavas multajn semojn kaj sukan fruktkarnon.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La disvastigareo de la genro Selenicereus etendiĝas de la sudorienta Usono ĝis la kariba maro kaj tra Mezameriko ĝis Argentino en Sudameriko.

Laŭ David Richard Hunt oni povas distingi la genron en 5 sekcioj [1] mit den folgenden Arten gliedern:[2]

La enordigo de

estas malcerta.

Sinonimoj por la genro estas Strophocactus Britton & Rose, Deamia Britton & Rose, Mediocactus Britton & Rose, Cryptocereus Alexander, Pseudoselenicereus Innes und Chiapasophyllum Doweld.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edward F. Anderson (2005). Das große Kakteen-Lexikon. Stuttgart: Eugen Ulmer KG, 586–598. ISBN 3-8001-4573-1.
  • Ralf Bauer: A synopsis of the tribe Hylocereceeae F. Bŭb. In: Cactaceae Systematics Initiatives. Band 17, 2003, S. 3–63.
  • Noemi Tel-Zur, Shahal Abbo, Dudi Bar-Zvi, Yosef Mizrahi: Genetic relationships among Hylocereus and Selenicereus vine cacti (Cactaceae): evidence from hybridization and cytological studies. In: Annals of Botany. Band 94, Nr. 4, 2004, S. 527–534.

Eeferencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D. R. Hunt: Notes on Selenicereus (A. Berger) Britton & Rose and Aporocactus Lemaire (Cactaceae/Hylocereinae). In: Bradleya. Band 7, 1989, S. 89–96.
  2. Edward F. Anderson (2005). Das große Kakteen-Lexikon. Stuttgart: Eugen Ulmer, 586–594. ISBN 978-3-8001-4573-7..
  3. Ralf Bauer: Selenicereus dorschianus Ralf Bauer spec.nov., eine neue Art aus dem westlichen Mexico (Jalisco) mit grünen Früchten. In: EPIG. Nummer 64, 2009, S. 5-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]