Selice
Selice, hungare Szelőce estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.
- Areo: 40 km²
- Loĝantaro: 2910
- Alto super la marnivelo: 113m
- Aŭtokodo: SA...
- Poŝtkodo: 952 72
- Telefonprefikso: 31
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Šaľa troviĝas 12 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1078. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1703 da homoj (plejparte hungaroj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj kaj al Hungario. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 en la vilaĝo loĝis 2832 da homoj, ((1682 hungaroj kaj 1011 slovakoj.
Vilaĝservoj estas biblioteko, gimnazio.
Vidindaĵo [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1785
