Seliger
El Vikipedio
| Seliger | |
|---|---|
| Koordinatoj | 57°10′N 33°03′O / 57.167°N, 33.05°OKoordinatoj: 57°10′N 33°03′O / 57.167°N, 33.05°O |
| Landoj de la baseno | Rusio |
| Surfaca areo | 212 km² |
| Averaĝa profundo | 5,8 m |
| Surfaca alto | 205 m |
| Insuloj | 160 (inter ili insulo Stolbnij) |
| Setlejoj | Ostaŝkov |
Seliger (ruse: Селигер) estas lago en Tverja provinco kaj, en la ege norda parto, en Novgoroda provinco de Rusio, en la nordokcidento de Valdaja Altaĵo, parto de la Volga akvokolekta areo. Absoluta alto estas 205 m, areo 212 km², averaĝa profundo 5,8 m.
Seliger estas lokigita en pentrinda pejzaĝo de arbaroj kaj montetoj. La lago estas protektita naturrezervejo kaj estas iam sciata kiel la "Eŭropa Bajkalo" pro la diverseco de ĝiaj unikaj flaŭro kaj faŭno, similaj al tiuj de Bajkal.
Ostaŝkov estas la sola urbo sur bordo de la lago kaj estas unu el ripozlokoj en okcidenta Rusio.
