Selim Chazbijewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Selim Chazbijewicz (naskiĝis la 17-an de novembro 1955 en Gdańsk) – pola politologo, verkisto, publicisto, universitata instruisto, doktoro habilita pri homa scienco, profesoro de Varmia-Mazuria Universitato.

Vivo

Selim Chazbijewicz devenas de polaj-litovaj tataroj. En 1980 finis studi polan lingvon en Universitato de Gdańsk. En 1991 doktoriĝis ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Temo de lia disertaĵo estis Ideologioj de polaj islamanoj de la 20-a jarcento. En 2002 habilitiĝis pri politika scienco surbaze de disertaĵo Avdet aŭ reveno. Politika batalo de krimeaj tataroj pri konservo de nacia identigo kaj ŝtat-sendependeco post la dua mondmilito.

Li laboras kiel profesoro de Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn kaj en Humanisma-Ekonomika Altlernejo en Elbląg.

Aŭtoro de ok poeziaj volumetoj, en tio Himno al Sofia, kiu aperis en 2005. Liaj versaĵoj troviĝas en antologio de polaj tataroj Oto moje dziedzictwo (Jen mia heredaĵo; 2010). Li publikigis ankaŭ multe da laboraĵoj ligitaj kun kulturo kaj historio de polaj, litovaj kaj krimeaj tataroj - i.a. Krimeaj tataroj. Batalo pri nacio kaj libera patrujo (2001).

Li apartenas al Asocio de Polaj Verkistoj. En la jaroj 1986–1991 estis ĉefredaktoro de kvaronjara revuo "Życie Muzułmańskie" (Islamana Vivo) - revuo de polaj islamanoj. En 1994 iĝis ĉefredaktoro de "Rocznik Tatarów Polskich" (Jarlibro de Polaj Tataroj). En 2009 ekfunkciis kiel prezidanto de Redakta Konsilio de kvaronjara revuo "Przegląd Tatarski" (Tatara Revuo), kaj en 2010 - prezidanto de Redakta Kolegio de revuo de pola islama societo "Muzułmanie Rzeczypospolitej" (Islamanoj de Pollando).

Selim Chazbijewicz estis kunkreinto kaj en la jaroj 1999–2007 prezidanto de Centra Konsilio de Tatar-Asocio de Pollando (ZTRP), ĝis 2003 imamo de islama komunumo de kredantoj en Gdańsk. En la jaroj 1998–2008 kunprezidis Komunan Konsilion de Katolikoj kaj Islamanoj.

En balotoj de 1997 strebis pri mandato de delegito en Gdańsk kadre de Movado por Rekonstruo de Pollando de Jan Olszewski. Poste eniris al Juro kaj Justeco. Dum parlamenta baloto en 2011 iĝis kandidato de la partio al Senato.

Elektitaj publikaĵoj

  • Awdet czyli Powrót: walka polityczna Tatarów krymskich o zachowanie tożsamości narodowej i niepodległość państwa po II wojnie światowej (2000, ISBN 8372990972)
  • Tatarzy krymscy: walka o naród i wolną ojczyznę (2001, ISBN 8391614417)

Poezio