Churfirsten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Selun)
Churfirsten
Churfirsten en vintra kontraŭlumo viditaj de Malnov-Sankt-Johano
Churfirsten en vintra kontraŭlumo viditaj de Malnov-Sankt-Johano
alpine group
Alteco 2 306 m
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Geografia situo CH1903: 741008 / 224001 (mapo)47.1519444444449.2980555555555Koordinatoj: 47° 9′ N, 9° 18′ O; CH1903: 741008 / 224001 (mapo) f4
Churfirsten (Kantono Sankt-Galo)
Churfirsten (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Churfirsten
Churfirsten
Situo de Churfirsten
Churfirsten (Svislando)
Churfirsten (Svislando)
DEC
Churfirsten
Churfirsten
Situo de Churfirsten
Map
Churfirsten
vdr

Churfirsten, en Esperanto ankaŭ Ĥurfirstoj, estas montoĉeno respektive montarmasivo konsistanta el 7 (aŭ depende de la nombradmaniero ĝis 13) rimarkindaj pintoj inter Togenburgo kaj Sarganslando respektive inter la valo de la supra Turo kaj Valenlago.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo kredeble venas de Chur = Koiro kaj First = montopinto(-ĉeno), kresto, firsto.

Laŭ alia interpreto, la nomo devenas de la 7 princoj-elektistoj (germane Kurfürsten) de la Sankta Romia Imperio. La kolegara formo de la montĉeno vekas asocion al la majesteco de la germana elekto-kolegaro, kial ankaŭ oni en la nombrado ĉiam provas alveni al la cifero 7. La nomo havas sian originon en la dokumentoj de Princabatejo Sankt-Galo, kies princabato estis unu el tiuj 7 princoj-elektistoj[mankas fonto].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Churfirsten formas akvodislimon inter Turo kaj Stimmi norde kaj Valenlago, kiu apartenas al la riversistemo de Limato, sude. Al la Valenlago la rokvandoj de Churfirsten falas preskaŭ vertikale. La altecdiferenco inter la plej profunda loko de la lago kaj la pinto de Hinterrugg estas pli ol 2000 m.

La 7 pintoj[redakti | redakti fonton]

La 7 plej rimarkindaj pintoj estas de oriento al okcidento:

La ceteraj neoficialaj pintoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj ne oficialaj pintoj pli okcidente estas: Wart (2068 m s.m.), Schäären (2171 m s.m.), Nägeliberg (2163 m s.m.) kaj Leistchamm (2101 m s.m.).

Turismo[redakti | redakti fonton]

En vintro la Churfirsten estas parto de grava ski- kaj neĝtabuladregiono. Ek de Wildhaus, Unterwasser, Malnov-Sankt-Johano, Nesslaŭ kaj Krummenaŭ la diversaj monto-pintoj estas alireblaj per diversaj aertelferoj, funikularoj kaj seĝtelferoj. Ankaŭ somere la regiono estas ŝatata por belaj montgrimpadoj kaj dank al la turisma infratstrukturo facile alirebla.


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]