Selzach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Selzach (stacidomo).
Selzach
Blazono de Selzach
Blazono de Selzach
Selzach vidita el la veturanta trajno
Selzach vidita el la veturanta trajno
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 601283 / 228291 (mapo)47.2055555555567.4555555555555Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601283 / 228291 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3106
Areo 19,51 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 2545
Komunumkodo 2556
Mapo de Selzach
Mapo de Selzach
vdr

Selzach (prononcu selcaĥ) estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 106 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Selzach situas en la Svisa Mezlando la ebenaĵo de la rivero Aro ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro meze inter la urboj Soloturno kaj Grenchen. La rivero Aro formas la sudan limon de la komunumo. La plej alta punkto de la komunumo, kiu ankaŭ estas la plej alta punkto de la kantono, situas sur alteco de 1445 m s.m. sur la monto Hasenmatt sur la kresto de Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Selzach, Altreu ĉe la bordo de Aro, Haag ĉe la bordo de la rojo de Haag en okcidento de la komunumo, Moos en nordokcidento, Bäriswil norde de Selzach, kaj pluraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,51 km², de kiuj 39% estas kovritaj de arbaro, 50% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado, la ceteraj 2% estas parte akvejoj (rivero Aro) kaj parte dezertaj (rokoj).[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Selzach limas en nordo al Gänsbrunnen, en nordnordoriento al Oberdorf, en nordoriento al Lommiswil, en oriento al Bellach, en orientsudoriento al Lüsslingen-Nennigkofen, en sudoriento al Nennigkofen, en sudo al Leuzigen (BE), en okcidento al Bettlach, en nordokcidento al Grenchen, kaj en nordnordokcidento al Court (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, per kies stacidomo sur la komunuma teritorio Selzach estas bone konektita al la publika transportreto. Por la loka distribuo zorgas la lokaj busoj de la urbo Grenchen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 3 kilometrojn okcidente apud Grenchen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Selzach datiĝas el la jaro 1181 kiel Selsacho. Estis trovitaj diversaj romiaj objektoj, el inter kiuj monertrezoro apud la loko Winkel. Ek de la jaro 1280 Selzach apartenis al la Grafejo de Strassberg, al kies Senjorujo Altreu ĝi estis atribuita en la 14-a jarcento. En la jaro 1390 ĝi fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno kaj estis atribuita al ties Voktejo Lebern, en kiu ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 aparta tribunaldistrikto.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]