Semarang
Semarang estas urbo ĉe la norda marbordo de la insulo Javo, Indonezio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Centra Javo. Ĝi havas areon de 373,67 km² kaj ĉ. 1,5 milionoj loĝantoj (la kvina plej granda urbo de Indonezio). Semarang situas ĉe 6°58′S 110°25′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -6.967 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">6.967°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <. Ĝi estis grava haven-urbo dum la nederlanda kolonia epoko, kaj restis grava haveno ĝis hodiaŭ kun granda minoritato de etnaj ĉinoj (stato aŭgusto 2008).
Enhavo |
Historio [redakti]
La historio de Semarang reiras ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi estis konata kiel "Bergota". En 1678, Sunan Amangkurat la 2-a transdonis Semarang al la nederlanda VOC kiel parto de ŝuld-pago. En 1682, la ŝtato de Semarang estis fondita de nederlandanoj.
En la 1920-aj jaroj, la urbo fariĝis centro de maldekstrula kaj nacia agado, kie estis fondita la komunista partio de Indonezio. Pro tio Semarang ricevis la kromnomon "Ruĝa Urbo".
Administracio [redakti]
La urbestroj (Walikota) de Semarang post la sendependiĝo de Indonezio estis:
- Moch. lchsan
- Koesoebiyono (1949 - 1-a de julio 1951)
- RM Hadisoebeno Sosrowardoyo (1-a de julio 1951 - 1-a de januaro 1958)
- Abdulmadjid Djojoadiningrat (7-a de januaro 1958 - 1-a de januaro 1960)
- RM Soebagyono Tjondrokoesoemo (1-a de januaro 1961 - 26-a de aprilo 1964)
- Wuryanto (25-a de aprilo 1964 - 1-a de septembro 1966)
- Soeparno (1-a de septembro 1966 - 6-a de marto 1967)
- R. Warsito Soegiarto (6-a de marto 1967 - 2-a de januaro 1973)
- Hadijanto (2-a de januaro 1973 - 15-a de januaro 1980)
- Imam Soeparto Tjakrajoeda (15-a de januaro 1980 - 19-a de januaro 1990)
- Soetrisno Suharto (19-a de januaro 1990 - 19-a de januaro 2000)
- Sukawi Sutarip (19-a de januaro 2000 - hodiaŭ)
Ekonomio [redakti]
Semarang estas precipe industria urbo. Ĝia haveno estas la ĉefa mar-konekto de la provinco Centra Javo.
Ĝemelaj urboj [redakti]
Ĝemelaj urboj de Semarang estas:
Literaturo [redakti]
- Graaf, H. J. de (Hermanus Johannes), 1899-(?), "Chinese Muslims in Java in the 15th and 16th centuries : the Malay Annals of Semarang and Cerbon / translated and provided with comments by H.J. de Graaf and Th.G.Th. Pigeaud; edited by M.C. Ricklefs. Publisher: [Melbourne] : Monash University, 1984. Description: xiii, 221 p. : folded map ; 21 cm. ISBN 0-86746-419-4 : Series: Monash papers on Southeast Asia ; no. 12
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo
- Semarang Photo Archives — Arkivo de historiaj fotoj
- Kategorio Semarang en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- en Vikivojaĝoj (Turisma gvidilo)
- Semarang Dugder Photoblog — fotoblogo de Semarang

