Sembo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sembo (portugale: semba) estas danco kaj muzikstilo devenanta el Angolo, kiun la sklavoj enportis kaj disvastigis en la brazilan muzikon. Oni supozas, ke la brazila-portugala nomo samba devenas de semba, tiu ĉi supozo tamen ne estas certigita. En Angola la danco kaj muziko nome kizomba devenas de sembo. La plej famaj nuntempaj sembomuzikistoj de Angolo estas Bonga Kuenda, Paulo Flores, Carlos Vieira Dias, Carlos Burity kaj Banda Maravilha.