Semousies
| Semousies | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord | |
| Urbestro | S-ro Gérard Honoré 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59440 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59563 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 224 (1999) | |
| Loĝdenso | 72 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°09′52″N 3°57′43″O / 50.16444°N, 3.96194°OKoordinatoj: 50°09′52″N 3°57′43″O / 50.16444°N, 3.96194°O | |
| Alto | 175 m - 210 m | |
| Areo | 3,08 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Semousies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 224 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Semousies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Semousies etendiĝas sur 3,08 km².
La vilaĝo estas ideala loko kaj etapo por ekskursadoj.
Historio [redakti]
Laŭ legendo, dum Mezepoko mortigis la nigra pesto ĉiujn loĝantojn de Semousies, tiel ke nur restis nigra rozarbeto sur la altaro de la preĝejo.
La imperiestro Napoleono iam pasis tra la vilaĝo : la loĝantoj de Semousies daŭre donas lian nomon al loka vojeto.
Administrado [redakti]
Semousies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.