Semper-Operejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Semper-Operejo en Dresdeno dum vespero

La Semperoper (eo: Semper-Operejo) en Dresdeno estas la operejo de la Saksa Ŝtatopero je Dresdeno, kiu havas kiel kortega kaj ŝtata opero de Saksujo longan historian tradicion. Muzikensemblo de la operejo estas la tradiciplena Saksa Ŝtata Kapelo. La Semper- Operejo troviĝas ĉe placo Theaterplatz en la historia urbocentro de Dresdeno kaj nomiĝas laŭ sia arĥitekto Gottfried Semper.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol Semper konstruis sian operejon, inter 1719 ĝis 1849 ekzistis teatrejo, rigardebla kiel antaŭanta domo de la Semper-Operejo. Tiu servis kiel operejo tamen nur ĝis 1763. Post tio oni prezentis operojn ĝis 1841 en la Moretti-Operejo.

La unua operejo de Semper

Ekde 1838 ĝis 1841 arĥitekto Gottfried Semper (1803–1879) konstruis novan reĝan kortegoteatrejon. La ronda domo kun formoj de la itala frua renesanco famiĝis kiel unu el la plej belaj teatrejoj en Eŭropo. La 21-an de septembro 1869 la domo komplete ruiniĝis pro brulego.

Post kiam la teatro loĝis en intertempa domo rapide konstruita, oni komencis la konstruadon de la dua reĝa kortegoteatrejo. Ĉar Semper pro sia partopreno en la germana revolucio de 1848/49 estis politike persekutato en la saksa reĝlando, li konceptis la domon ekster Saksujo kaj transdonis la konstruan estradon al sia filo Manfred (1838–1913). Tiu ĉi finkonstruigis la domon kun sia pompa interno en 1878.

La dua domo en 1880, foto de August Kotzsch

Kiel kuriozaĵo, dum la malfermo de Universala Kongreso en 1908 prezentiĝis tie la opero en Esperanto de la verkisto Goethe «Iphigenie in Tauris».[1]

Dum la Dua Mondmilito la usona kaj brita aerarmeoj treege difektis la operejon dum la fifamaj bombatakoj sur Dresden en la nokto de la 13-a februaro 1945. Nur en 1948 la teatro ree okazis en la teatrejo Schauspielhaus kun opero, baleto kaj dramo, ankaŭ la domo servis kiel koncertejo. Je la simbola dato 13-a de februaro 1985 la muzikaj fakoj de la teatro rericevis sian ree ekestintan operejon, la Semperoperejo.

La nuna Semper-Operejo, fotita de-aere.

Post la Dua Mondmilito oni sekurigis en 1946–1955 la ruinojn kaj planis la rekonstruadon. Tiu ĉi komencis ekde la 24-a de junio 1977 je estrado de ĉefarĥitekto Wolfgang Hänsch. Li pliampleksigis la spektantejon kaj adaptis la domon al la kreska spacbezono de moderna opertenado, konservis tamen plejparte la koncepton de Semper. La rekonstruado finiĝis en 1985; per la opero Der Freischütz de Carl Maria von Weber oni festis la remalfermadon la 13-an de februaro.

Kelkaj famaj orkestrodirektistoj kaj kantistoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Richard Wagner (1813–1883)
  • Karl Böhm (1894–1981) in Dresden 1934 bis 1942
  • Joseph Keilberth (1908–1968) in Dresden 1945 bis 1951
  • Giuseppe Sinopoli (1946–2001) in Dresden 1992 bis 2001
  • Semyon Bychkov (* 1952) in Dresden 2001 bis 2002
  • Bernard Haitink (* 1929) in Dresden 2002 bis 2004
  • Richard Tauber

Unuaj prezentadoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Heinemann/Hans John: Die Dresdner Oper im 19. Jahrhundert, Laaber-Verlag, Regensburg 1995, ISBN 3-89007-310-7
  • Wolfgang Hänsch: Die Semperoper, Verlag für Bauwesen, 2-a eldono, Berlino 1988, ISBN 3-345-00017-2
  • Winfried Höntzsch: Opernmetropole Dresden, Verlag der Kunst, Lepsiko 1996, ISBN 90-5705-003-X
  • Kurt Milde, Christian Borchert, Heinz Czechowski: Semperoper Dresden: Bilder einer Baulandschaft, Verlag der Kunst, 3-a eldono, Dresdeno 1987, ISBN 3-364-00019-0
  • Heinrich Magirius: Die Semperoper zu Dresden, Edition Leipzig, 2-a eldono, Lepsiko 2000, ISBN 3-361-00515-9
  • Stiftung zur Förderung der Semperoper (eldonisto): Beständig ist nur der Wandel: Über-Regionale Ermunterungen aus der Semperoper - Intendanz Gerd Uecker 2003-2010, Dresden Buch, Dresdeno 2010, ISBN 978-3-9812287-5-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. http://query.nytimes.com/mem/archive-free/pdf?res=9F00E0D81631E233A25755C1A96E9C946997D6CF