Sempionopasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sempionpasejo)
Sempionpasejo
Sempionpasejkulmino
montpasejo
Alteco 2005 m
Geografia situo CH1903: 645861 / 122329 (mapo)46.2508333333338.0333333333333Koordinatoj: 46° 15′ N, 8° 2′ O; CH1903: 645861 / 122329 (mapo)
Sempionpasejo (Kantono Valezo)
Sempionpasejo (Kantono Valezo)
DEC
Sempionpasejo
Sempionpasejo
Situo de Sempionpasejo
Sempionpasejo (Svislando)
Sempionpasejo (Svislando)
DEC
Sempionpasejo
Sempionpasejo
Situo de Sempionpasejo
Map
Sempionpasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter SaltinaRodano - DiveriaToceMajora LagoTiĉinoPado
Ligas Brig-Domodossola
Infrastrukturo strato, poŝtaŭto
vdr

Sempionopasejo (germane Simplonpass, itale Passo del Sempione kaj france Col du Simplon) estas montpasejo inter la svisa Kantono Valezo kaj Italio. Ĝi estas akvodislimo inter Adriatiko kaj Mediteraneo.

La pasejo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtonagloskulpturo sur la sempionpasejkulmino

La pasejkulmino situas sur alteco de 2005 m s.m.. La pasejstato estas malfermita la tutan jaron. La distanco de Brigo al la pasejkulmino estas 24 km, tiu de la pasejkulmino al Domodossola 37 km. La tuta pasejstato de havas longecon de 61 km. La maksimuma grimpo estas 9%.

Priskribo de la vojo de nordo al sudo[redakti | redakti fonton]

La pasejstrato komenciĝas norde en la svisa urbo Brig-Glis sur alteco de 691 m s.m.. La strato grimpas en grandaj kurboj tra galerioj kaj tuneloj al la pasejkulmino je 2009 m s.m.. Nordokcidente de la pasejkulmino situas la Hopschulago, el kiu fontas la rivero Saltina, kaj sudoriente la Rotellago el kiu fontas la rivereto Chrummbach, fontrivero de Diveria. La strato nun malsupren grimpas tra la komunumo Sempiono (germane Simplon), tiam turniĝas orienten, pasas tra Gondo. Post Gondo sekvas la landlimo al Italio. La strato nun sekvas la riveron Diveria tra Iselle kaj Varzo, kie ĝi denove turniĝas suden kaj finfine 61 km post la ekiro en Brigo atingas sian finpunkton en Domodossola sur alteco de 270 m s.m..

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento la posedanto de la salmonopolo de Brigo, Kaspar Jodok von Stockalper, konstrue plibonigis la padon trans la Sempionpasejo por la saltransporto de Italio al Valezo. Napoleono la 1-a konstruigis de 1801 ĝis 1805 vetureblan straton trans la pasejo por povi transporti sian artilerion al Italio. Ek de tiam la pasejo estis veturebla per poŝtkaleŝoj kaj akiris internacian signifon. En 1906 estis malfermita sub la pasejo la 19,8 kilometrojn longa Sempiontunelo inter Brigo kaj Domodossola. Ĝi estis la unua fervoja baztunelo tra la Alpoj kaj dum pli ol duona jarcento la plej longa tunelo de la mondo.