Sen Rodin
Sen Rodin, pseŭdonimo de Filippo Franceschi, naskiĝis en 1932 en Cadoneghe apud Padovo, estas itala aŭtoro. Li lernis Esperanton en 1940 de Mirza Marchesi. Li laboris en norda Svedio kiel hortkulturisto kaj fabriklaboristo (el kio rezultis lia verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj) kaj poste en Italio kiel instruisto, muzikisto kaj radiokomentisto.
Li publikigis rakontojn en La nica literatura revuo, Monda kulturo, Esperanto, Norda Prismo, Nuntempa Bulgario kaj Monato. Li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj en 1963 (unuan premion en la kategorio Prozo per Unua morto, kaj honoran mencion per Striko).
Verkoj
- Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj, 360 p., eldonis Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. Serio Stafeto n-ro 29.
- Nu, kaj do?, 160 p., Eldonejo EXIT, Kluĵo, 2010.
Eksteraj ligiloj
- Negro iĝis nigrulo, novelo de Sen Rodin aperinta en Monato
- ĈISM, novelo de Sen Rodin aperinta en Monato
- Eseoj de Sen Rodin en Esperanto
- Dimanĉo antaŭ Kristnasko, novelo de Sen Rodin aperinta en La nica literatura revuo.
- Bildoj nordaj kaj rakontoj sudaj, recenzo de Sten Johanson en la paĝaro Originala Literaturo Esperanta, pri Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj.