Senad Čolić

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senad ČOLIĆ (naskita en 1944) estas bosna diplomita inĝeniero pri elektrotekniko, manaĝero de elektroindustria kompanio ĝis emeritiĝo (2010) kaj Esperanto-aktivulo.

Movado[redakti | redakti fonton]

Čolić esperantiĝis en 1962. Li estis estrarano kaj prezidinto de Esperantista Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, estrarano kaj ĝenerala sekretario de TEJO (1967-1973) kaj eksa komitatano de UEA. Li kunfondis la humanitaran societon „Espero“ (1996) kaj la profesian oficejon ELBH (1974). Li ankaŭ estis kunorganizinto de multaj internaciaj kaj landaj kongresoj, simpozioj, konferencoj, renkontiĝoj ktp.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Čolić estis redaktoro de gazetoj kaj tradukinto/redaktinto de pluraj eldonaĵoj de la eldonejo „elbih“ (Sarajevo). En 2001 aperis vortaro bosna-Esperanto kaj Esperanto-bosna, kiun li kunaŭtoris.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001: Čolić, Senad; Miljko, Branko; Jakupović, Kemal; Tandir, Mustafa. Rječnik esperanto-bosanski bosanski-esperanto. Vortaro Esperanto-bosna, bosna-Esperanto. Sarajevo: Elbih, 2001. 169 p.