Senato de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Senato (nederlande De Senaat, france Le Sénat, germane Der Senat) kune kun la Ĉambro de Reprezentantoj konsistigas la federacian parlamenton de Belgio. Kaj la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj havas sian sidejon en la la Palaco de la Nacio en Bruselo.

Prezidanto de la senato ekde la 11-a de oktobroo 2011 estas Sabine de Bethune.

Membroj kaj elektiĝo[redakti | redakti fonton]

La Belga Senato konsistas el 71 senatanoj, kiuj elektiĝas por daŭro de 5 jaroj. 40 senatanoj (25 nederlandlingvaj kaj 15 franclingvaj) estas rekte elektitaj de la civitanoj. 21 estas nomumitaj fare de la parlamentoj de la tri lingvaj komunumoj (po dek per la Parlement de la Communauté française kaj la Vlaams Parlement kaj unu per la Parlament der Deutschsprachigen Gemeinschaft) kaj du samtempe membras en po du parlamentoj. La restaj 10 senatanoj estas alelektitaj de la rekte elektitaj kaj la komunumaj senatanoj (kvar de la franclingvaj kaj ses de la nederlandlingvaj senatanoj).

Krom tiuj 71 senatanoj la plenkreskaj filoj de la belga reĝo same estas membroj de la senato. Ĉi-momente temas pri Philipp, Astrid kaj Laurent de Belgio.

Kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

Pro ŝanĝo de la konstitucio de la jaro 1993, Belgio estas federacia ŝtato. Ĉiu el la tri lingvaj komunumoj (nederland-, franc- kaj germanlingva) kaj de la same tri regionoj (Flandrio, Valonio kaj Brusela Ĉefurba Regiono) havas propran, rekte de la civitanoj elektitan parlamenton kaj propran registaron: ili kreas proprajn leĝojn konsidere al multaj temaroj kaj zorgas pri la plenumo de tiuj leĝoj.

Al la kompetentecoj de la komunumoj apartenas inter alie la lerneja kaj universitata sistemo, kulturaj institucioj kaj "persone ligitaj temoj" (ekzemple la flegado de malsanuloj). La regionoj respondecas pri la tiel nomataj "teritoriaj temoj", kiel ekonomio, publika servo, trafiko, medioprotekto kaj agrikulturo.

La restaj kompetentecoj estas de la federacia registaro. Ĝi do respondecas pri ĉiuj temoj ne eksplicite atribuitaj al la komunumoj kaj regionoj.

Aktuala disdivido de la parlamentaj seĝoj[redakti | redakti fonton]

Aktuala divido laŭ partioj (post la baloto 2007)

partio seĝoj
Christen Democratisch en Vlaams (CD&V) / Nieuw-Vlaamse Alliantie (NVA) 14
Mouvement Réformateur (MR) 11
Open Vlaamse Liberalen en Democraten (Open VLD) 9
Parti Socialiste (PS) 8
Vlaams Belang (VB) 8
Socialistische Partij Anders (SP.A) - Social-Liberala Partio (SLP) 7
Ecolo 5
Centre Démocrate Humaniste (CDH) 5
Groen! (Verde!) 2
Listo Dedecker (LDD) 1
Front National (FN) 1
entute 71

Registataj partioj estas markitaj per punkto (•)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]