Senato de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kunsidejo de la Senato de Kanado

La Senato de Kanado (angle Senate of Canada, france Le Sénat du Canada) estas unu el du ĉambroj de la parlamento de Kanado. Ĝi havas sian sidejon en la centra bloko de la parlamentejo sur la parlamenta monteto (Parliament Hill) en Otavo, Ontario, sur klifo 50 metrojn alta super la rivero Otavo kaj la kanalo Rideau. La senato havas 105 membrojn, kiujn nomumas la guberniestro ĝenerala de Kanado je rekomendo de la ĉefministro de Kanado. La senatanoj ne havas fiksan oficperiodon, sed povas plenumi sian funkcion ĝis la 75-a vivjaro.

la centra bloko de la parlamentejo, sidejo de la Senato de Kanado


Ŝablono:LigoElstara