Sendependaj Respublikanoj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sendependaj Respublikanoj (Républicains indépendants) estis franca konservativa-liberala politika grupo, kiu fondiĝis dum la jaro 1962 kaj iĝis politika partio dum 1966.

La politika grupo kaj posta partio estis iniciatita de Valéry Giscard d'Estaing, prezidento de Francio inter 1974 kaj 1981.

La Sendependaj Respublikanoj venis de la konservativa-liberala partio Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (Centre National des Indépendants et Paysans, CNIP). Dum 1962, la partio CNIP decidis forlasi la koalicion de Charles de Gaulle pro ties eŭroposkeptikismo kaj la ĉiam pli forta substreko de la prezidenta potenco sub lia reĝimo. Tamen la ministroj de la partio CNIP rifuzis forlasi la registaron de Francion kaj do pluoficis ekster la gaŭlisma koalicio, en la sama registaro.

Sub la gvido de la ministro pri ekonomio kaj financoj Valéry Giscard d'Estaing ili kreis la grupon de Sendependaj Respublikanoj. Tiu partio iĝis eta partnero de la gaŭlistoj, kiu provis influi la registaran politikon favore al ekonomia liberalismo kaj eŭropa federalismo.

La rilato al la gaŭlistoj tensiiĝis kiam la prezidento Charles de Gaulle malagoskis al Valéry Giscard d'Estaing la minstran postenon dum 1966 kaj do devigis lin forlasi la registaron. La grupo iĝis oficiala politika partio, la "'Nacia Federacio de Sendependaj Respublikanoj'", (Fédération nationale des républicains indépendants aŭ mallonge FNRI). Ĝin gvidis la ĝenerala sekretario Michel Poniatowski. Giscard d'Estaing difinis la Sendependajn Repsublikanojn kiel "liberalaj, centrismaj kaj por-Eŭropaj". Ĝi plu restis en la parlamenta plimulto, sed ene de ĝi agis kritike. Valéry Giscard d'Estaing sumigis sian opinion pri la gaŭlisma partio kiel "Jes, sed... ".

Dum 1969, la partio dividiĝis rilate al la referendumo pri pli forta regionigo de Francio kaj pri reformo de la senato de Francio, kiun iniciatis la prezidento Charles de Gaulle. Valéry Giscard d'Estaing alvokis kontraŭi la referendumon. Prezidento de Gaulle demisiis kiam la referendumo ne sukcesis. La FNRI subtenis la prezidentan kandidatiĝon de Georges Pompidou kaj la partia gvidanto Giscard d'Estaing estis reintegrita en la francan registaron kiel ministro pri ekonomio.

Dum la jaro 1974, post la morto de prezidento Pompidou, Valéry Giscard d'Estaing anoncis sian kandidatiĝon pri la prezidentaj balotoj. Li estis subtenita de la FNRI, la "refora movado", kaj iom kaŝe fare de parto de la gaŭlistoj. Dum la unua parto de la elekto li gajnis kontraŭ la gaŭlista kandidato Jacques Chaban-Delmas, kaj dum la dua parto kontraŭ la socialista kandidato François Mitterrand, sekve iĝanta prezidento.

Tri jarojn pli poste, la FNRI estis anstataŭigita fare de la Respublikana Partio (PR) kiu iĝis la liberala-konservativa branĉo de la Unio por Demokratio de Francio (UDF) kreita dum 1978.