Sendependeca tago de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendependeca tago de Usono
federala ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco
federala ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco
federacia feria tago de Usono • sendependeca festotago
Oficiala nomo Independence Day
Speco Nacia tago
Dato 4-a de julio
vdr

Sendependeca tago de Usono, aludita ankaŭ kiel simple la kvara de julio en Usono, estas federacia ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco la 4-an de julio, 1776, fare de la Kontinenta Kongreso deklaranta ke dek tri britamerikaj kolonioj rigardis sin mem kiel nova nacio, nome Usono, kaj ne plu kiel parto de la Brita Imperio.[1] Sendependeca Tago estas ofte asociita kun piroteknikoj, paradoj, kradrostadoj, karnavaloj, foiroj, piknikoj, koncertoj, basbalaj ludoj, familiaj reunuigoj kaj politikaj paroladoj kaj ceremonioj, krom diversaj aliaj publikaj kaj privataj eventoj festantaj la historion, registaron kaj tradiciojn de Usono. Sendependeca Tago estas la Nacia Tago de Usono.[2][3][4]

Fono[redakti | redakti fonton]

Dum la Usona Revolucio, la laŭleĝa apartigo de la Dek tri Kolonioj de Britio okazis la 2-an de julio, 1776, kiam la Dua Kontinenta Kongreso voĉdonis aprobi rezolucion de sendependeco kiu estis proponita en junio de Richard Henry Lee de Virginio deklaranta Usonon sendependa de Britia regado.[5][6] Post voĉdoni por sendependeco, Kongreso turnis sian atenton al la Deklaro de Sendependeco, komunikaĵo klariganta ĉi tiun decidon, kiu estis preparita de Kvinopa Komitato, kun Thomas Jefferson kiel ĝia ĉefa aŭtoro. Kongreso debatis kaj reviziis la tekston de la Deklaro, fine aprobanta ĝin la 4an de julio. Unu tagon antaŭe, John Adams skribis al sia edzino Abigail:

Citaĵo
 La dua tago de Julio, 1776, estos la plej memorinda epoko en la historio de Usono. Mi povas kredi ke ĝi estos celebrata fare de sinsekvaj generacioj kiel la granda ĉiujara festivalo. Ĝi estu rememorata kiel la tago de liberigo, pere de solenaj agoj de adorado al Dio Ĉiopova. Ĝi estu solenata per pompo kaj parado, kun spektakloj, ludoj, sportoj, pafoj, sonoriloj, piroteknikaĵoj kaj lumigoj, el unu pinto de tiu kontinento al la alia, el tiu tempo antaŭen por ĉiame.[7] 

La prognozo de Adams malsukcesis nur pro du tagoj. Ekde la komenco, usonanoj festis sendependecon la 4an de julio, la dato montrita sur la tre-diskonigita Deklaro de Sendependeco, prefere ol la 2a de julio, nome la daton kiam la rezolucio de sendependeco estis aprobita en ferma sesio de Kongreso.[8]}}

Historiistoj longe disputis ĉu Kongreso efektive subskribis la Deklaron de Sendependeco la 4-an de julio, eĉ kvankam Thomas Jefferson, John Adams kaj Benjamin Franklin poste skribis ke ili subskribis ĝin en tiu tago. Plejpartoj de historiistoj konkludis ke la Deklaro estis subskribita preskaŭ monaton post ĝia adopto, la 2an de aŭgusto 1776 kaj ne la 4an de julio kiel estas ofte kredita.[9][10][11][12][13]

Koincide, kaj John Adams kaj Thomas Jefferson, la nuraj subskribantoj de la Deklaro de Sendependeco kiuj poste servis kiel prezidantoj de Usono, mortiĝis la saman tagon: nome 4-a de julio, 1826, kiu estis la 50a datreveno de la Deklaro. Kvankam ne subskribanto de la Deklaro de Sendependeco, sed alia fondopatro kiu fariĝis prezidanto, nome James Monroe, mortiĝis ankaŭ la 4-an de julio, 1831, kaj tiel fariĝanta la tria prezidanto kiu mortiĝis dum la ferio. Calvin Coolidge, la 30-a Prezidanto, naskiĝis la 4-an de julio, 1872 kaj, do ege, estas la nura Usona Prezidanto kiu naskiĝis sur la Sendependeca Tago.

Observo[redakti | redakti fonton]

  • En 1777, dek tri pafoj estis pafaditaj dum saluto, unufoje ĉe mateno kaj ankoraŭ foje vesperfine, la 4-an de julio en Bristolo, Rod-Insulo. Filadelfio festis la unuan datrevenon en maniero kiun moderna usonano trovus tre konata: oficiala ĉefmanĝo por la Kontinenta Kongreso, tostoj, armeaj salutoj, paroladoj, preĝoj, muziko, paradoj, trupaj revizioj kaj piroteknikoj. Ŝipoj estis ornamitaj per ruĝ-blank-blua bunto.[14]
  • En 1778, de sia sidejo ĉe Ross Halo, proksime al Nov-Brunsviko, Nov-Ĵerzejo, generalo Georgo Vaŝingtono markis 4-an de julio per duobla provianto de rumo por liaj soldatoj kaj artilerio salutis (feu de joie). Trans la Atlantika Oceano, ambasadoroj John Adams kaj Benjamin Franklin tenis ĉefmanĝon por siaj samrangaj usonanoj en Parizo, Francio.[15]
  • En 1779, 4-a de julio estis dimanĉo. La ferio estis festita lunde, nome la 5-an de julio.[15]
  • En 1781, la Ĝenerala Tribunalo de Masaĉuseco fariĝis la unua ŝtata parlamento kiu rekonis la 4-an de julio kiel ŝtata festo.[15]
  • En 1783, Moravianoj en Salem, Norda Karolino, tenis feston de 4a de julio kun malfacila muzika programo kunmetita de Johann Friedrich Peter. Ĉi tiu laboro estis titolita "La Psalmo de Ĝojo." Tio ĉi estas rekonita kiel la unue registrita festo kaj estas ankoraŭ festita tie hodiaŭ.[16]
  • En 1791, okazis la unua registrita uzo de la nomo "Sendependeca Tago".
  • En 1870, la Usona Kongreso faris Sendependecan Tagon sensalajra ferio por federalaj dungitoj.[17]
  • En 1938, Kongreso ŝanĝis Sendependecan Tagon al pagitan federalan ferion.[18]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

1825 invito al Sendependeca Taga festo

Sendependeca Tago estas nacia ferio markita de patriotaj montriĝoj. Simila al alia somer-temaj eventoj, festoj de Sendependeca Tago ofte okazas subĉiele. Sendependeca Tago estas federala ferio, do ĉiuj ne-necesaj federalaj institucioj (kiel la poŝta servo kaj federalaj tribunaloj) estas fermitaj tiun tagon. Multaj politikistoj faras ĝin punkto por ke dum tiu tago aperas ĉe publika evento laŭdi la heredaĵon de la nacio, leĝoj, historio, socio kaj homoj.

Familioj ofte festas Sendependecan Tagon per gastiganta aŭ ĉeestanta pikniko aŭ kradrostado kaj utiligas la tagon en kelkaj jaroj, kolektiĝas kun parencoj dum longa semajnfino. Ornamadoj (ekz., lianoj, balonoj kaj vestaĵo) estas ĝenerale koloritaj ruĝece, blanke kaj blue, nome la koloroj de la usona flago. Paradoj ofte okazas matene, dum piroteknikaj montriĝoj okazas en la vespero ĉe tiaj lokoj kiel parkoj, foiroj aŭ urbaj placoj.

La nokto antaŭ la Kvara unufoje okazas la fokusa punkto de festoj, markita de bruaj renkontiĝoj ofte inkluzivante ĝojfajrojn kiel ilia ĉefornamaĵo. En Nova Anglio, urboj konkurencis konstrui altegiĝantajn piramidojn, kunmetitajn de bareloj. Ili estis lumigitaj noktomeze. La plej alta estis en Salem, Masaĉuseco, sur Gallows Monteto, la fama ejo de la ekzekuto de 13 virinoj kaj 6 viroj pro sorĉado en 1692 dum la Salemaj sorĉistinaj elprovoj, kie la tradicio de ĝojfajroj en festo daŭris, kunmetita de tiom multaj kiom kvardek vicoj de bareloj; ĉi tiu estas la plej alta ĝojfajro iam ajn registrita. La kutimo viglita en la 19a kaj 20a jarcentoj estas ankoraŭ praktikadita en kelkaj Novaj Angliaj urboj.[19]

Sendependecatagaj piroteknikoj estas ofte akompanataj de patriotaj kantoj kiel la nacia himno "The Star-Spangled Banner", "God Bless America", "America the Beautiful", "My Country", "Tis of Thee", "This Land Is Your Land", "Stars and Stripes Forever", kaj, regionaj, "Yankee Doodle" en nordorientaj ŝtatoj kaj "Dixieen sudaj ŝtatoj. Kelkaj de la kantotekstoj derivas el bildoj de la Revolucia Milito aŭ la Milito de 1812.

Sendependeca Taga Parado en Vaŝingtono, D.C.

Piroteknikaj spektakloj estas tenitaj en multaj ŝtatoj kaj multaj piroteknikoj estas venditaj por propra uzo aŭ kiel alternativa al publika rezulto. Sekurecaj koncernoj kondukis kelkajn ŝtatojn malpermesi piroteknikojn aŭ limigi la grandecojn kaj tipojn permesitajn. Krom sekureco koncernas ke lokaj kaj regionaj veterkondiĉoj povas postuli ĉu la vendo aŭ uzo de piroteknikoj en areo estos permesita. Iuj lokaj aŭ regionaj piroteknikaj vendoj povas esti limigitaj aŭ malpermesitaj pro tro seka vetero, senpluvecaj kondiĉoj aŭ aliaj specifaj koncernoj. La publiko povas ricevi malpermeson por aĉetado aŭ eligado de piroteknikoj, sed profesiaj montriĝoj (kiel povas esti trovitaj ĉe sportaj eventoj) povas ankoraŭ certigi ke certaj sekurecaj antaŭrimedoj estu prenitaj. Kontraŭleĝa trafiko translokigas multajn piroteknikojn de malpli restriktaj ŝtatoj.

Saluto de unu pafilo por ĉiu ŝtato en Usono, nomita  "saluto al la unio", estas pafadita dum Sendependeca Tago ĉe tagmezo de ajna kapabla militista bazo.[20]

En 2009, Novjorko havis la grandan piroteknikan montriĝon en la lando, kun super 22 tunoj de pirotekniko eksploditaj. Aliaj gravaj montriĝoj okazas en Ĉikago sur Lago Miĉigano; en San Diego super Misia Golfeto; en Bostono super la Charles Rivero; en Sankta Luiso super la Misisipa Rivero; en San Francisco super la Sanfranciska Golfeto; kaj super la National Mall en Vaŝingtono, D.C.

Dum la ĉiujara Windsor-Detroit Internacia Libereca Festo, Detroit, Miĉigano gastiĝas unu el plej grandaj piroteknikaj montriĝoj de la mondo, super la Detroit Rivero, por festi Sendependecan Tagon kune kun Windsor, la festo de Ontario de Kanada Tago.

La unua semajno de julio estas tipe unu el la plej okupataj usonaj veturperiodoj de la jaro, ĉar multaj homoj utiligas la ferion por plilongigi feriajn vizitojn.[21]

Festa galerio[redakti | redakti fonton]

Rimarkindaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Tenita ekde 1785, la Bristola Kvarjulia Parado en Bristolo, Rod-Insulo estas la plej malnova kontinua Sendependeca Tago festo en Usono.
  • Ekde 1868, Sevardo, Nebrasko, tenis feston sur la sama urba placo. En 1979 Seward estis nomita "Oficiala Kvarono de julia usona urbeto" laŭ la rezolucio de Kongreso. Sevardo ankaŭ estis proklamita "Usona Oficiala Kvarjulia malgranda urbo de Nebrasko" fare de Guberniestro James Exon en proklamado. Sevardo estas urbo de 6,000 sed ondiĝoj al 40,000+ dum la julikvaraj festoj.[23]
  • Ekde 1912, la Rebild Societo, dan-usona amikeca organizo, tenis julikvaran semajnfinan feston kiu servas kiel bonvenigo por dan-usonanoj en la Rebild urbo de Danio.[24]
  • Ekde 1959, la Internacia Libereca Festo estas komune tenita en Detrojto, Miĉigano kaj Vindzoro, Ontario, dum la lasta semajno de junio ĉiun jaron kiel reciproka festo de Sendependeca Tago kaj Kanada Tago (1-an de julio). Ĝi kulminas en granda piroteknika montriĝo super la Detroit Rivero.
  • La famaj piroteknikoj de Macy's montriĝas super la Orienta Rivero en Novjorko kaj estas televidigitaj tutlande per NBC ekde 1976. En 2009, la piroteknika montriĝo estis revenita al Hudsono por la unua tempo ekde 2000 por memorfesti la 400an datrevenon de esplorado fare de Henry Hudson de tiu rivero.[25]
  • Bostona pop-orkestro gastigis muzikon kaj piroteknikan rezulton super la Charles Rivero Esplanade kaj vokis la "Bostonaj Sensaciaj Pop-Piroteknikoj" ĉiujare ekde 1973.[26] La evento estis elsendita tutlande ekde 1991 ĝis 2002 per A&E kaj ekde 2002 de CBS kaj sia Bostona stacia WBZ-televido. WBZ elsendis la tutan eventon loke kaj ekde 2002 ĝis 2012, CBS elsendas la finan horon de la koncerto tutlande stelare. La nacia elsendo estis metita sur hiata komenco en 2013, kaj administra produktisto de Pops David G. Mugar kredis ke ĝi estas la rezulto de malpliigo de la spektado kaŭzita de la bisa prezento de NBC de la piroteknikoj de Macy.[27][28] La nacia elsendo estos revivigita por 2016 kaj vastigita al du horoj.[29]
  • Sur la kapitola gazono en Vaŝingtono, D.C., Kapitola Placo, subĉiela koncerto elsendatas rekte de PBS, NPR kaj de Uaonarmea Reto, antaŭiras la piroteknikojn kaj allogas ĉirkaŭ duonmiliono de homoj ĉiujare.

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Filipinoj festas 4-an de julio kiel sia Respublika Tago por memorfesti tiun tagon en 1946 kiam ĝi ĉesis esti usona teritorio kaj Usono oficiale agnoskis filipinan sendependecon.[30] 4-a de julio estis intence elektita de Usono ĉar ĝi respondas al sia Sendependeca Tago kaj ĉi tiu tago estis observita en Filipinoj kiel Sendependeca Tago ĝis 1962. En 1964, la nomo de la ferio estis ŝanĝita al Respublika Tago. En Ruando, 4-a de julio estas oficiala ferio konata kiel Liberiga Tago, memorfestanta la finon de la Ruanda Genocido de 1994 en kiu ankaŭ la Usona registaro partoprenis. Nacia parko en Danio estas konata kiel tenanta la plej grandan feston de la 4-a de julio ekstere de Usono.[31]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is Independence Day in USA? (2015-07-02).
  2. National Days of Countries. Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2016-07-02.
  3. National Holiday. Arkivita el la originalo je 2009-05-13. Alirita 2016-07-02.
  4. National Holiday of Member States.
  5. Becker, p. 3.
  6. "How Declaration of Independence was Drafted".
  7. "Letter from John Adams to Abigail Adams, 3 July 1776, 'Had a Declaration…'". Adams Family Papers. Massachusetts Historical Society. [1] Alirita la 9an de Julio, 2016.
  8. Making Sense of the Fourth of July (7a de Aŭgusto, 1997).
  9. The Continental Congress. ISBN 1104991853.
  10. “Fourth of July Myths”. 
  11. Top 5 Myths About the Fourth of July! (30an de Junio, 2001).
  12. Becker, pp. 184–85.
  13. Por la minoritata argumentaro de fakuloj ke la Deklaracio estis ja subskribita la 4an de Julio, vidu Wilfred J. Ritz, "The Authentication of the Engrossed Declaration of Independence on July 4, 1776".
  14. Heintze, "The First Celebrations".
  15. 15,0 15,1 15,2 Heintze, "A Chronology of Notable Fourth of July Celebration Occurrences".
  16. [2] Arkivigite je 2013-07-22 per la retarkivo Wayback MachineWayback Machine.
  17. Heintze, "How the Fourth of July was Designated as an 'Official' Holiday".
  18. Heintze, "Federal Legislation Establishing the Fourth of July Holiday".
  19. The Night Before the Fourth (1a de Julio, 2011).
  20. Origin of the 21-Gun Salute (3a de Oktobro, 2003). Arkivita el la originalo je 2014-06-19. Alirita 2016-07-02.
  21. AAA Chicago Projects Increase in Fourth of July Holiday Travelers PR Newswire, 23a de Junio, 2010
  22. Biggest fireworks show in U.S. lights up sky, USA Today, Julio 2009.
  23. History of Seward Nebraska 4th of July. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2016-07-02.
  24. History. Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2016-07-02.
  25. 2009 Macy's 4th of July Fireworks (29a de Aprilo, 2009). Arkivita el la originalo je 2011-08-25. Alirita 2016-07-02.
  26. Welcome to Boston's 4th of July Celebration. Arkivita el la originalo je 2008-08-22. Alirita 2016-07-02.
  27. James H. Burnett III.
  28. "July 4 fireworks gala loses its national pop".
  29. With CBS on board again, Keith Lockhart is ready to take over prime time.
  30. Republic Day (angle). Official Gazette (Filipinoj). Arkivita el la originalo je 15-a de julio 2012.
  31. Celebrate American independence in Denmark (3a de Julio 2012).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.