Sender Freies Berlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sender Freies Berlin (SFB) estis ekde sia fondado la 12-an de novembro 1953 (komcenco de la dissendado estis la 1-a de junio 1954) ĝis la 30-a de aprilo 2003 la federacilanda radio por okcidenta Berlino kaj ekde 1990 por la reunuiĝinta Berlino. La nomo de la radiostacio estis aludo al la „libera“ okcidenta Berlino kiel dislimiĝo kontraŭ als orienta Berlino kun la ŝtata radio de la GDR.

Valide ekde la 1-a de majo 2003 SFB kunfandiĝis kun la Ostdeutschen Rundfunk Brandenburg (ORB) al nova Rundfunk Berlin-Brandenburg (RBB). ORB kaj SFB estis membroj de a Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland (ARD), same kiel ankaŭ nun RBB.

Eksteraj ligiloj