Sendilo Grimeton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La radiosendilo Grimeton en okcidenta Svedio estas sendilo por tre malaltaj frekvencoj respektive longegaj ondoj. Ĝi estis konstruita de Ernst Frederik Werner Alexanderson en 1924, inaŭgurita 1925-07-02. Ĝi estas la sola sendilo ankoraŭ funkcianta de la tutmonda ĉeno de sendiloj de la 1920-aj jaroj. Ekde 2004 ĝi apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Anteno de Grimeton
la generatoro
antaŭe: motoro meze: transmisiilo malantaŭe: generatoro

La sendilo situas ĉe Varberg, ĉirkaŭ 70 km sude de Gotenburgo, 200 km norde de Malmö. La ricevilo situis en Kungsbacka. La telegrafa centralo estis en Gotenburgo, kiu zorgis pri la liverado de la telegramoj elirantaj kaj enirantaj. Jam de la aŭtovojo oni rimarkas la grandan antenon. Ĝi konsistas el 6 turoj, 127 metrojn altaj. Tiuj portas 46 m larĝajn horizontalajn brakojn. La turoj staras en distanco de po 380 m.

Nuna stato de la stacio

La stacio en Varberg estas ĝis nun tute kompleta kaj vizitebla. Eĉ la stacia aŭtomobilo, Chevrolet de 1931, polurita, staras tie, kaj ankaŭ la benzinpumpilo de firmao "Gulf". La sendilo estas tute sendpreta. Asocio de hobiistoj "amikaro Alexander" flegas ĝin kaj funkciigas ĝin minimume unufoje po jaro. Centoj de radioamatoroj en la tuta mondo konstruis specialajn ricevilojn por tiu tre malalta frekvenco kaj aŭskultas. La voksigno de Grimeton estas SAR.

Tekniko

La koro de la sendilo estas generatoro. Por generi alternan kurenton kun alta frekvenco, ĝi havas multajn bobenojn laŭlonge de ĝia perimetro. La generatoro estas turnigita per tre forta elektra motoro. Por plialtigi la frekvencon, inter la motoro kaj la generatoro estas transmisiilo, kiu plimultigas la nombron de turniĝoj al 2100 po minuto. La frekvenco estis 16,1 kHz, poste 17,2 kHz. La elira povumo de la sendilo estis tre alta, nome 200 kW.

Teknike la anteno funkcias kiel ses vertikalaj elementoj, unu je ĉiu turo. Ĉiu elemento havas bobenon je ĝia suba fino, kiu estas konektita al la grundo kaj funkcias kiel plilongiga elemento kaj rezultigas en resonanco je la uzata frekvenco. La horizontalaj ses dratoj ne funkcias kiel anteno, sed nur por transporti la energion de la sendilo al la vertikalaj antenodratoj.

Grimeton estis uzata por komunikado trans la Atlantiko al Long Island proksime de Novjorko.

Entute ekzistis reto de 9 stacioj en la mondo en la 20-aj jaroj. De tiuj hodiaŭ nur restas Grimeton kiel teknika monumento.

Frekvencoj

Dum la unuaj jaroj de sendado oni kredis, ke nur je malaltaj frekvencoj oni povas atingi longajn distancojn. Dum la postaj jaroj oni malkovris, ke mallongaj ondoj kun multe pli altaj frekvencoj povis transiri la oceanojn kun malaltaj povumoj de nur 100 W kaj malpli. Radioamatoroj estis pioniroj je tiuj frekvencoj. Tiuj frekvencoj kaj povumoj povis esti produktitaj per valvoj anstataŭ per generatoroj. Radioamatoro povis mem konstrui sendilon kun povumo de 100 W. Kaj li ne devis konstrui grandegan antenon. Simpla radioamatora anteno, dipolo por mallongaj ondoj, nur mezuras ĉ. 10 metrojn. 100 W de radioamatoro estas nur 0,05% de la 200 kW povumo de Grimeton, tamen ebligas komunikadon trans la atlantiko.

Poste ankaŭ komercaj stacioj uzis la mallongajn frekvencojn. En 1938 Grimeton ricevis ankaŭ sendilojn por mallongaj ondoj kaj oni ĉesis uzi la generatoran sendilon. Alexanderson mem partoprenis en la evoluigo de tiu nova tekniko.

Post 1945 la sveda armeo uzis la generatoran sendilon por komunikado kun submarŝipoj, kiuj nur povas esti atingitaj per tre malaltaj frekvencoj.

Literaturo

  • Funkstation Grimeton, Varberg, Schweden. Broŝuro, eldonita de la turisma oficejo Varberg, Svedio, en la germana, sed eble ankaŭ en la angla ktp.
  • Britta Nystrom: Radiostationen Grimeton - en etnologisk studie över verksamhet och vardag. en la sveda
  • Harald Lutz: Längstwellenempfang mit dem PC ("Ricevado de longegaj ondoj helpe de persona komputilo"). Marburg: beam-Verlag 2004, p. 49-60 ISBN 3-88976-047-3 (akiro eblas nur rekte de beam-Verlag) en la germana.
  • Hans-Joachim Brandt, DJ1ZB: Quarzgesteuerter Portabel-Rx für SAQ (kvarckontrolita portebla ricevilo por SAQ) CQDL 2013-05 p.332

Eksteraj ligiloj