Sendling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendling
borough of Munich • kvartalo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 230  (2016) [+]
Loĝdenso 10 468 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 7′ N, 11° 32′ O (mapo)48.12138888888911.541388888889Koordinatoj: 48° 7′ N, 11° 32′ O (mapo) [+]
Areo 3,9387 km² ( 393 .87 ha) [+]
Sendling (Bavario)
Sendling (Bavario)
DEC
Sendling
Sendling
Situo de Sendling
Sendling (Germanio)
Sendling (Germanio)
DEC
Sendling
Sendling
Situo de Sendling

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sendling [+]
vdr
Urbodistrikto de Munkeno

Sendling estas kvartalo de Munkeno, ĉefurbo de Bavario en Germanio - oficiale ĝi kalkuliĝas kiel "urbodistrikto 6". Ĝi estas situanta sudokcidente de la urbocentro. Sendling estas subdividita en Obersendling, Mittersendling kaj Untersendling. Unter- kaj Mittersendling estas situantaj en la kvartalo de Sendling, Obersendling estas situanta en la kvartalo de Thalkirchen-Obersendling-Forstenried-Fürstenried-Solln.

En 782 Sendling estis unuafoje menciata en la dokumentoj kiel Sentilinga (vilaĝo de iu Sentilo). En 1877 ĝi estis enkorpigata en Munkeno. Sendling estas la sidejo de famaj entreprenoj, ekzemple Siemens AG.

Murdo-Kristnasko estis famkonata batalo inter bavaraj ribeluloj kaj la ŝtataj instancoj en 1705. Ĉefe kamparanoj ribelis kontraŭ la aŭstraj okupaciaj trupoj kaj marŝis al Munkeno. Je la 25-a de decembro ili estis masakrataj sube de la preĝejo de Sendling. Pli ol mil viroj perdis la vivon kvankam ili estis kapitulacintaj.

Detalo el la fresko de Wilhelm Lindenschmit der Ältere

La ĉefa placo de Sendling estas "Am Harras", kie antaŭe kuntrafis multaj tramlineoj kaj nun subtera trajno, urbo-trajno kaj aŭtobusoj. Ĉirkaŭ la placo situas diversaj vendejoj,servo-domoj kaj belaspektaj loĝdomoj de la tielnomata Jugendstil.

Konataj kvartalanoj:

Poŝtoficejo je la placo Am Harras
Loĝdomoj el 1900 je Am Harras