Sendrata reto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendrata bildsimbolo.

Sendrata reto estas komputila reto kiu funkcias sen dratoj. Oni konektas komputilojn per radiaj ondoj. Ekzistas malsamaj teknologioj por malsamaj uzoj. Por personaj retoj oni ofte uzas Bludento, por lokaj retoj oni uzas retoj laŭ IEEE802.11 (ofte laŭ la atestado de la WiFi alianco) kaj por tutlandaj retoj oni uzas 2G, 3G kaj 4G kaj uzos 5G (la lastaj du ankaŭ ebligas lokaj retoj).

Lokaj retoj[redakti | redakti fonton]

Normale oni protektas la reton per pasvorto, por ke la najbaroj ne uzu ĝin senpage. La plejmulto de porteblaj komputiloj hodiaŭ jam havas sendratan kapablon, tiel ne necesas aĉeti kroman karton. Kutime la radioj atingas ĝis tricent metroj ekster konstruaĵoj, sed ili malfortiĝas se ili devas trapasi murojn, do estas konsilinde lokigi la retilon en centra loko en la domo por ne sperti malkonektadon ĉe foraj ĉambroj. Estis antaŭa teknologio nomata 802.11b kiu estis iom malrapida, sed la nun fabrikataj retiloj uzas 802.11g kiu pli transdonas pli da datumoj ĉiusekunde.

Ĉiu reto havas kodon, tiel nomata "ESSID", kiu identigas ĝin. Tiu nomo estas nur laŭ la elekto de la instalinto. Antaŭ ol konekti, la komputilo montras la liston de ĉiuj atingeblaj retoj por ke la uzanto elektu. La instalanto ankaŭ devas elekti la kanalon. Kutime la elekto pri kanalo estas iom libera, sed endas eviti ke du retoj samloke atingeblaj uzu la saman kanalon, ĉar ili tiam povas grave malhelpi unu la alian.

Ofte troviĝas sendrataj retoj en publikaj lokoj, kiel trinkejoj, hoteloj, flughavenoj, ktp. Foje ili estas senpagaj, sed pli kutime oni devas iel pagi por uzi ilin. Inter ili iom varias la maniero pagi, ekzemple aĉeti karton kun pasvorto, aŭ entajpi la kreditkartan numeron.

Se oni konektas al sia banko en publika loko, estas pli sekure uzi propran porteblan komputilon kun sendrata reto ol uzi maŝinon en interreta kafejo, kondiĉe ke oni havas kontraŭ-spionprograman protekton en la propra komputilo, pro tio ke la servilo de la banko ĉifrigas la konekton kontraŭ spionado en la reto, sed kontraste la maŝino en la interreta kafejo povas havi infekton de spionprogramo kiu sendas kontajn detalojn al fiuloj. Onidire, tiu ĉifrigo funkcias eĉ se la sendrata reto mem ne havas pasvorton, ĉar ĝi ne dependas je tio ĉar la banko uzas paĝojn kiuj komencas per "https". Sed se vi uzas sendratan reton sen pasvorto, kaj la paĝo komencas per "http" anstataŭ "https", la aliaj uzantoj de la reto povas eltrovi kion vi legas kaj tajpas.

Indas rimarki ke la uzo de sendrata reto pliigas la ĉerpadon el la baterio. Foje la komputiloj havas ŝaltilon de la radioj por konservi la baterian daŭron kiam la reto ne estas bezonata, ekzemple se oni skribas retmesaĝon, oni povas malkonekti la reton dum skribado kaj konekti nur por sendi ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]