Sendricevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sendricevilo estas aparato, kiu enhavas sendilon kaj ricevilon en unu kesto. Ambaŭ uzas cirkvitojn kune. La agordado por la sendilo kaj la ricevilo okazas sur la sama frekvenco por ambaŭ. Se diferenco inter send- kaj ricev-frekvenco estas bezonata, tio eblas. La uzanto ŝaltas de ricevo al sendado. Samtempa parolado ne eblas.

moderna radioamatora sendricevilo

Preskaŭ ĉiu moderna amatora radioaparato nun estas sendricevilo. Apartaj riceviloj estas uzataj de ricevantoj (angle SWL).

En CB radio ankaŭ sendriceviloj estas uzataj.

Sendrataj telefonoj estas sendriceviloj. En tiu kazo la sendfrekvenco estas alia ol la ricevfrekvenco, ĉar oni volas samtempe paroli kaj auŝkulti.