Fraŭleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senedzeco estas needzeco aŭ fraŭleco ĉefe pastra pro ideologiaj, religiaj aŭ konsciencaj kialoj. Katolika Pastra celibato elformiĝis en la 3-4-a jarcento. Ĝis tiam la kristanaj pastroj rajtis edziĝi. Poste aperis la bezono je la pastra virgeco kio iĝis tradicio. La skriba devigo je senedzineca vivo aperis nur en 1022, laŭ ordono de papo Benedikto la 7-a en interkonsento kun imperiestro Henriko la 2-a.

La senedzineco restis devo en la rom-katolika eklezio por ĉiuj pastroj, en la ortodoksa kaj orient-katolikaj eklezioj nur por altrangaj pastroj (episkopoj).

Tiu strikta kutimo kaŭzas ofte deflankiĝon de la viroj, malofte aperas eĉ pedofilio, kio forte damaĝas la katolikan eklezion. Kelkaj katolikaj pastroj, paroĥestroj en provinco evitas (pli ofte en la pasinto) tion per sengeedzeca kaŝ-kunvivo kun t.n. helpistinoj, purigistinoj de la paroĥejo. En Brazilo, ĝis la 19-a jarcento, ofte, post oficiala riproĉo, la episkopoj mem estis baptopatroj de gefiloj de la pastroj.

Laŭ brazila legendo, umikino de pastro fariĝas senkapa mulino.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ