Senegala centropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala centropo
Senegala centropo, Forsta Parko de Hann, Senegalio
Senegala centropo, Forsta Parko de Hann, Senegalio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Centropus
Specio: C. senegalensis
Centropus senegalensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Senegala centropo (Centropus senegalensis) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. Ĉiukaze ili estas membro de la ordo de birdoj Kukoloformaj, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn kaj la Hoacinon.

Ĝi estas disvastigata specio tra Afriko, escepte nordokcidente kaj en suda Arabio. La Senegala centropo estas birdo de herbaj habitatoj kun arboj, kiel arbustejoj kaj savanoj. Ili nestumas surgrunde inter vegetalaro, kaj la tipa ovodemetado estas 2 ĝis 4 ovoj demetitaj en granda nesto konstruita el branĉetoj kaj folioj.

Tiu ĉi estas mezgranda specio 39 cm longa. La supraj partoj, beko, kruroj kaj longa vosto estas nigraj, la flugiloj estas avelkoloraj, kaj la subaj partoj estas blankaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj supre.

La Senegala centropo manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ili manĝas eventuale aliajn manĝaĵojn.

Tiu ĉi estas abunda specio, kiu indikas sian ĉeeston per laŭta alvoko uk-uk-uk.

Referencoj[redakti | redakti fonton]