Senegalo (rivero)
El Vikipedio
|
||||
|---|---|---|---|---|
| ... fluas tra Ndar (St. Louis) | ||||
| Longeco | 1.790[1] km | |||
| Alteco de la fonto | 750 [1] m s.m. | |||
| Meznombra trafluo | 640 m³/s | |||
| Akvokolekta areo | 337.000 km² | |||
| Alfluanto(j) | Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio) |
|||
| Mem alfluas al | Atlantiko | |||
| Alteco de la alfluejo | 0 m s.m. | |||
| [1] Bafingo estas la plej longa fontorivero, kaj ŝanĝas sian nomon al Senegalo en Bafulabeo Rivero en Afriko |
||||
Rivero Senegalo (aŭ Senegal-rivero) estas rivero en Okcidentafriko, kiu estiĝas per kunfluo de riveroj Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio)Koordinatoj: . Ĝi markas la limon inter Senegalo kaj Maŭritanio.
Rivero Senegalo longas 1790[1] km. La enfuejo en la Atlantika Oceano estas iom barita per malvasta sabla terlango ("Langue de Barbarie").
Senegal-rivero havas akvokolektan areon de 483.181 km² kaj forfluigas ĉ. 8 million km³ da akvo jare. Gravaj flankriveroj estas Faleme-rivero, Karakoro-rivero, kaj Gorgol-rivero.
Senegal-rivero estas ŝipirebla ĝis Podor en Senegalo (entute ĉ. 175 km) dum la tuta jaro kaj dum la pluvsezono plue ĝis Kayes (Malio).
Rivero Senegalo jam estis menciita de Plinio sub la nomo Bambotus (= "rivero de hipopotamoj", laŭ la fenica-hebrea "behemoth" = "hipopotamo"). Ptolemeo nomis ĝin Nias.
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Notoj
- ↑ Pri la longeco de la rivero estas diversaj informoj en diversaj vikipedioj:
pola: 1080 km (kun Bafingo 1430 km)
germana: 1086 km
ĉeĥa: 1086 km, kun Bafing-rivero 1790 km.
hispana: 1.420 km
galega: 1.430 km
itala: 1.600 km
araba: 1790 km
rusa: 1970 км.
litova: 1 790 (2 272 kun Bafingo) km

