Senekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Longhouse Religion • Handsome Lake
Senekoj
etno • etno
Usonaj indianoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
La kvin irokezaj nacioj, ĉ. 1650

Senekoj estas indiana etno en Nordameriko. Ili nomas sin mem tshoti-nondawagaoneniuteronron (la montetaranoj). La seneka lingvo (/ˈsɛnɪkə/; en la seneka Onödowá'ga꞉ aŭ Onötowá'ka꞉) estas la lingvo de la seneka popolo.

Senekoj apartenas al la irokeza ligo de kvin nacioj, el kiuj ili okupas la plej okcidentan terenon, ĉefe borde de Seneka Lago kaj rivero Genesee (usona federacia ŝtato Novjorkio).

Hodiaŭ ili precipe vivas en la rezervejoj Towananda, Catarauga, Alleghany kaj Oil Springs (New York) - en 1960 estis 3.507 personoj, kaj kelkaj en Oklahoma (877 personoj) kaj Grand River (Ontario), Kanado (300). En la censo de 2000 registriĝis 13.676 Senekoj.

Senekoj vivtenas sin per virinoj kultivantaj maizon, fazeolojn kaj kukurbojn ("la tri fratinoj") kaj viroj ĉasantaj kaj fiŝkaptantaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de Sendependeco Senekoj kune kun la najbaraj Kajugoj gvidis multajn atakojn kontraŭ setlejoj kaj fortikaĵoj de la sendependiĝemaj blankuloj (ofte instigite de la britoj en Fort Niagara).

Packontrakton kun la usona registaro ili faris la 11-an de novembro 1794 en Canandaigua.

Konataj Senekoj[redakti | redakti fonton]

en:Network Jacketen:Cornplanteren:Handsome Lakeen:Ely Parkeren:Arthur C. Parkeren:Jesse Cornplanteren:Paula Underwooden:Jamie Sams

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anthony F. C. Wallace: The Death and Rebirth of the Seneca, New York: Alfred A. Knopf 1970
    Wallace priskribas la iaman potencon de la Senekoj super la najbaraj Algonikinoj, kaj la iom-post-ioman perdon ĝis dependeco de la rezerveja sistemo en 1800. En la „mizerurboj sovaĝejaj“ montriĝis socia malprospero kaj kultura malorientiĝo, ekscesa alkoholumado, perforto kaj kredo je magiaĵoj. La religia gvidanto kaj profeto Handsome Lake rekonsciigis sian popolon pri propra kulturo kaj memestimo, sed fine lia agado kontraŭ "sorĉistinoj" subfosis lian pozicion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]