Senelflua baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bordoj de lago Hart, senelflua dezerta lago en Sudaŭstralio

En geografio, senelflua baseno, ankaŭ nomata fermita baseno, estas akvokolekta areo, de kiu ne estas elfluo de akvo, nek sur la surfaco kiel riveroj, nek subtere per fluo aŭ difuzo tra roko aŭ grundo. Senelfluaj basenoj estas ankaŭ nomata "sistemoj de ena elfluo". Ofte en senelfluaj basenoj ekzistas salakvaj lagoj.

Kvankam senelfluaj basenoj povas ekzisti en ĉiu klimato, praktike ili estas plej kutimaj en varmaj dezertoj. En lokoj kun pli alta kvanto de pluvo, la erozio de la akva fluo kutime faras kanalojn (precipe dum inundoj), rompante barojn al la pli granda ĉirkaŭanta akva sistemo, do rompante la akvodisliman barilon inter la senelflua sistemo kaj la ĉirkaŭbaranta tereno. La Nigra Maro iam estis tia lago, havante sendependan akvan sistemon antaŭ kiam la Mediteraneo rompis la terenon apartigantan ilin du.

En varma dezertoj, enfluo estas malgranda kaj malpligrandigata pro suna vaporigo, ege malplirapidigante la formiĝadon de elfluaj sistemoj. La fermita naturo de ĉi tiu akvofluo ofte kondukas al la kolektiĝo de saloj kaj alia mineraloj en la lago. Mineraloj alportitaj el la ĉirkaŭbarantaj rokoj estas deponitaj en la senelflua baseno, kaj restas, kiam la akvo, kiu portis ilin tien, forvaporiĝas. Tial senelfluaj basenoj ofte enhavi (mult)ampleksajn salajn areojn (ankaŭ nomataj salaj platoj). Ĉi tiuj areoj, kiuj povas havi grandan, malmolan kaj platan surfacon, estas iam uzataj por aviado.

Kaj konstantaj kaj sezonaj senelfluaj lagoj povas formiĝi en senelfluaj basenoj.

Rimarkindaj senelfluaj basenoj kaj lagoj

Gravaj senelfluaj basenoj de la mondo. Basenoj estas montrita en griza koloro; gravaj senelfluaj lagoj estas montrita en nigra.

Estas nur 5 alto-dezertaj fermitaj lagoj en la mondo, tri el la kvin estas en la mezoriento, la aliaj du estas en Nevado en Usono – lago Walker kaj Piramida Lago.

Malver-kolora satelita foto de Aŭstralia Eyre.
Fonto: Tera Observatorio de NASA

Antikvaj senelfluaj basenoj

Iuj el antikvaj senelfluaj sistemoj:

Referencoj