Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Downout paris london.jpg
Down and Out in Paris and London cover

Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono (angle:Down and Out in Paris and London) (1933) estas persona rakonto de George Orwell pri lia vivado en malriĉo en ambaŭ urboj. Ĝi komenciĝas en Parizo kie Orwell loĝis por du jaroj, klopodante sin vivteni per instruado de Anglalingvaj lecionoj kaj per verkado de recenzoj kaj artikoloj por diversaj periodaĵoj. Finfine li trovis sin laboradi kiel plongeur (telerlavisto kaj kuireja lakeo) per kio li perlaboris apenaŭ sufiĉon por manĝi. Du jarojn post, Orwell transloĝiĝis al Londono, kie, aldone al verkado kaj instruado, li laboris kiel librovendeja komizo, sperto kiu inspirontis lian postan romanon Teni la Aspidistron Fluganta (angle:Keep the Aspidistra Flying).

Resumo de la ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Ĉapitroj I - XXIII: Parizo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Orwell komencas per priskribo, en la unuaj ĉapitroj, pri tio, kia estis la vivo en lia hotelo, kaj li prezentas kelkajn el la karakteroj kiuj enadas postajn ĉapitrojn. Ekde ĉapitroj III kaj IV ĝis ĉapitro X, kie Orwell trovos por si laboron ĉe "Hotelo X.", li priskribas sian malsupreniron en malriĉecon: liaj enspezoj malaltiĝadas ĉar la lecionoj pri la Angla lingvo ĉesas kaj li komencas lombardadi siajn posedaĵojn kaj serĉadi laboron kune kun Rusa kelnero nomita Boris-o. Li rakontas sian du-tagan sperton sen ia manĝaĵo, kaj rakontas renkonti Rusajn "Komunistojn", kiujn li poste kredas trompistoj postulantaj kotizojn por sekreta revolucia grupo kaj kiuj poste malaperis.

Post diversaj ĉagrenoj senlaborecaj kaj preskaŭa malsatmorto, Orwell komencas labori longajn horojn kiel plongeur (t.e. kiel purigisto) en "Hotelo X." kaj priskribas, en ĉapitro XIV, la frenezeskan kaj ŝajne ĥaosan funkci-manieron de tiu hotelo, laŭ sia kompreno. Plue li parolas pri la rutinaĵoj de laboristo en Parizo: laborado kaj dormado, kaj poste drinkado sabat-nokte ĝis la fruaj horoj dimanĉ-matenaj — la sola valorigilo de vivo de iuj needzigitaj viroj en lia kvartalo. En ĉapitro XVI, Orwell mencias, ke murdo okazis ekster la hotelo kie li loĝas, "tuj sub [lia] fenestro". "Tio, kio impresas min memorante la aferon," li diras, "estas ke mi estis en la lito kaj dormanta ene de tri minutoj post la murdo... Ni estis laboraj homoj, kaj kian senson havas perdi dormon pro la murdo?" Orwell denove spertas mallongan monmankon kiam li kaj Boris-o forlasas siajn hotelajn laborojn por dungiĝi ĉe restoracio, la "Auberge de Jehan Cottard", kie Boris-o laŭ sia ŝajna certeco, denove havos la oportunon esti kelnero (ĉe la hotelo li faradis malpli prestiĝan laboron), Sed la patrono, "eks-kolonelo de la Rusa Armeo," Boris diras al Orwell, "ŝajnas havi financajn malfacilaĵojn" — Orwell dum dek tagoj ne pagiĝas, kaj li pasigas nokton sur parka benko prefere al intervidiĝi kun sian dommastrino pri la luo: "Estis tre malkomforte — la benko-brako entranĉemas vian dorson — kaj estis multe pli malvarme ol mi atendis."

Ĉe la restoracio Orwell sin trovas laboranta po "dek sep kaj duono horoj" je tago, "preskaŭ sen paŭzo." Boris-o, li nin informas, laboras eĉ pli longe: "po dek ok horoj je tago, sep tagojn je semajno. Tiaj horoj," li klarigas, "kvankam ne ordinaraj, neniel eksterordinaras en Parizo." Li denove ekkutimas, kaj parolas pri tio, vere batali por loko en la Pariza Metroo por atingi la "malvarman, malpuregan kuirejon" de la restoracio antaŭ la sepa horo.

Viveca ĉapitro en la libro estas tiu en kiu li priskribas la unusolan nokton je semajno kiun li pasigis diboĉadante en loka estableo (en:the local estimat Tiel!), loko anata de multaj buntaj karakteroj. Tiuj malmultaj horoj da ĝuo-bruo estas la sola ĝuebla tempo kiun havas tiuj tro laborigataj kaj desperaj homoj.

En unu el la finaj ĉapitroj pri sia vivo en Parizo, Orwell pritraktas la vivon de plongeur:

La "plongeur" estas unu el la sklavoj de la moderna mondo. Kompreneble li ne priplorindas, ĉar li pli bone fartas ol multaj man-laboristoj, sed tamen, li neniel pli liberas ol se oni lin aĉetus kaj vendus. Lia laboro estas servemaĉa (en:servile) kaj sen arto; li pagiĝas nur sufiĉe por teni sin viva: lia sola ferio estas la maldungo... [ili estas] kaptataj de rutino kiu malebligas pensadon. Se "plongeur-oj" la plej malmulton pensus, ili antaŭlonge estus organizintaj sindikaton kaj strikintaj por pli bona trakto. Sed ili ne pensas, ĉar ili ne havas libertempon por tio; ilia vivmaniero jam ilin sklavigis.

Jene, la socialismaj opinioj de Orwell tramontriĝas. Li konkludas, ke la sklaveco de la "plongeur"-oj daŭras ĉar la riĉoj — neeviteble sensciaj pri la vera situacio de la malriĉuloj, ĝin ne spertintaj — estas sufiĉe kontentaj tenadi ilin en malriĉo, ĉar, kvankam ili konscias ĝin malbona stato, ili timas "la amason" kaj opinias ke la liberiĝo de "la amaso" minacus ilian propran liberecon. Ĉio tio intersemiĝas per rakontataj anekdotoj kiujn rakontis iuj malĉefaj karakteroj, kiaj Valenti, Itala kelnero ĉe la hotelo kie laboris Orwell, kaj "iu el la lokaj kuriozaĵoj," Karlĉjo (en:Charlie), "junulo de familio kaj eduko kiu forkuris de sia hejmo."

Ĉapitroj XXIII - XXXVIII: Londono[redakti | redakti fonton]

George Orwell alvenas Londonon atendante havi postenon jam lin atendanta: al li estis dirinta amiko, kiun li nomas "B.", ke oni lin pagos por prizorgi "imbecilon". Tamen, bedaŭrinde por Orwell, lia dungunto jam iris eksterlanden. Ĝis revenos lia dungonto, Orwell vivas kiel trampo, dormante en "spikes" (ejoj kie trampoj povas dormi sen page, sed de kie ili devis foriri. Ili ne povas tranokti la saman "spikon" pli ol du fojojn en monato). Karakteroj en ĉi tiu parto de la libro inkluzivas la Irlanda trampo, Paddy, kaj la trotuar-pentristo Bozo. Je la fino de siaj spertoj, Orwell jam atingas potencan konstaton:

Ĝis nun mi kredas, ke mi ne vidis pli ol la franĝon de malriĉo. Tamen mi povas indiki unu aŭ du aferojn kiujn mi nepre lernis per mia sperto esti malriĉa. Mi neniam denove pensos, ke ĉiuj trampoj estas drinkulaj kanajloj, nek atendi ke almozpetanto estos danka se mi donos al li groŝon, nek esti surprizita se senlaborulo malhavas energion, nek subteni la Salvation Army, nek lombardi miajn vestaĵojn, nek rifuzi flugfolion, nek ĝui manĝon ĉe prestiĝa restoracio. Tio estas komenco.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]