Senpilota aviadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MQ-9 Reaper de la usona aerarmeo.
Usona surtera stacio por droneoj

Senhoma aviadilo aŭ "droneo" (angle: drone = virabelo) estas aviadilo kiu ne havas piloton. Ĝi interalie estas uzataj de aerarmeoj, policoj, sekretaj servoj kaj por civilaj aŭ sciencaj celoj.

El surtera stacio oni povas direkti la aviadilon, ankaŭ ekzistas moveblaj stacioj aŭ teleregiloj per kiu oni povas stiri la droneon. Ili povas esti uzataj por observado per muntado de kameraojn sub la aviadilo. Kelkaj armeaj droneoj ankau povas kunporti armilojn. La formato de droneo povas sufiĉe diferenci. Estas droneoj de kelkaj centimetroj kaj kun enverguro de 60 metroj (Boeing Condor).

Boeing Condor en muzeo